Podbřežice (antaŭe Pobeřice) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ĝi troviĝas 12 km sudokcidente de Vyškov. Vivas ĉi tie 267 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rostěnice-Zvonovice, Dražovice, Tučapy, Lysovice kaj Komořany.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1348. En la jaro 1964 estis al la munivipo alligita Komořany. Ekde la jaro 1990 Podbřežice estas denove memstara municipo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 281 |
---|
1880 | 309 |
---|
1890 | 318 |
---|
1900 | 326 |
---|
1910 | 398 |
---|
1921 | 378 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 394 |
---|
1950 | 322 |
---|
1961 | 304 |
---|
1970 | 288 |
---|
1980 | 263 |
---|
1991 | 217 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 231 |
---|
2014 | 245 |
---|
2016 | 249 |
---|
2017 | 247 |
---|
2018 | 245 |
---|
2019 | 241 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 245 |
---|
2021 | 239 |
---|
2022 | 248 |
---|
2023 | 266 |
---|
2024 | 267 |
---|
Memorindaĵoj
- Filia novgotika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Tombejo situanta en deklivo sur loko de detruita preĝejo, kiu ĉi tie situadis eble jam en la 13-a jarcento kaj detruita ĝi estis en la jaro 1905 pro rompita statiko
- Gisfera kruco el la jaro 1834
- Tomboŝtono de pentristo Vítek el la jaro 1599
- Kvarcenta sonorilo el la jaro 1603
- Garbejo n-ro 42
Pluaj fotoj