Pouzdřany (germane Pausram) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav. Ĝi situas proksime de rivero Svratka, proksimume 13 km de Hustopeče kaj 12 km de Pohořelice inter aŭtostradoj D2 kaj D52. La municipo najbaras norde kun Vranovice, oriente kun Popice kaj sude kun Strachotín. Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Mikulov. Vivas ĉi tie 803 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Uherčice, Vranovice, Ivaň, Dolní Věstonice, Popice, Strachotín kaj Pasohlávky.
Historio
La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1244.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 235 |
---|
1880 | 1 236 |
---|
1890 | 1 296 |
---|
1900 | 1 218 |
---|
1910 | 1 213 |
---|
1921 | 1 143 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 184 |
---|
1950 | 1 067 |
---|
1961 | 1 098 |
---|
1970 | 988 |
---|
1980 | 876 |
---|
1991 | 767 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 786 |
---|
2011 | 736 |
---|
2014 | 762 |
---|
2016 | 755 |
---|
2017 | 760 |
---|
2018 | 762 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 763 |
---|
2020 | 765 |
---|
2021 | 746 |
---|
2022 | 789 |
---|
2023 | 802 |
---|
2024 | 803 |
---|
Memorindaĵoj
- Gotika paroĥa preĝejo de sankta Nikolao kaj Venceslao, konstruita en la jaroj 1490–1520.
- Kastelo Pouzdřany sur norda fino de la municipo.
- Renesanca urbana domo n-ro 115 el tempo ĉirkaŭ la jaro 1600.
- Konstruaĵo de paroĥo de mezepoka deveno
- Statuoj de sankta Johano Nepomuka
Nordoriente de la municipo situas nacia naturrezervejo Stepo Pouzdřany-Kolby, kie eblas trovi vicon da protektitaj kreskaĵoj kaj animaloj.
Pluaj fotoj
-
Konstruaĵo de paroĥo n-ro 13
-
Domo n-ro 115, nomata Kasteleto
-
Kapelo de sankta Rozalio
-
arkada kortego de kastelo
-
Vinkeloj
-
Stepo Pouzdřany