Újezd u Brna estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi situas en Dija-svratka valego proksimume 15 km sudoriente de Brno. Vivas ĉi tie 3 375 loĝantoj (2025). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostěrádky-Rešov, Šaratice, Otnice, Těšany, Sokolnice, Žatčany kaj Telnice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131 (tiama nomo Ujezdec), al kampurbo ĝi estis avancita en la jaro 1909 kaj la urbo ĝi fariĝis la 14-a de decembro 2005. La moderna Újezd u Brna estiĝis al la 17-a de junio 1950 per unuiĝo de ĝisnunaj municipoj Újezd, Šternov kaj Rychmanov.
Proksime de la urbo fontas amara minerala fonto, kiu estas enboteligata kiel mineralakvo Šaratica. Ĝi estas uzata por kuracado de konstipo kaj pluaj malordoj de digestado.