Modřice estas urbo (de la 1-a de julio 1994[1]) en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Vivas ĉi tie 5 755 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Moravany, Brno kaj Želešice.
Transporta entrepreno de la urbo Brno trafikigas de urbo Brno traman linion numero 2, tra Modřice ankaŭ kondukas la grava fervojlinio 250 de Brno al Břeclav kaj ŝoseo 52 en direkto al Mikulov.
En sudokcidenta parto de vilaĝo situas teĥnologia parko, en orienta parto situas granda aĉet-amuz-galerio Olympia.