Pavlov (germane Pollau) estas municipo situanta en distrikto Břeclav, en Sudmoravia regiono, en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur montarpiedo de Pavlovaj montetoj apud dekstra (suda) bordo de akva laboraĵo Nové Mlýny proksimume 8 km norde de Mikulov. Vivas ĉi tie 639 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klentnice, Horní Věstonice, Dolní Věstonice, Přítluky, Strachotín, Šakvice kaj Milovice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 11-a jarcento.
La municipo troviĝas surrande de nacia naturrezervejo Děvín - Kotel - Soutěska. Super la municipo sur kalkoŝtona roko troviĝas ruino de burgo Děvičky. Sur kampoj norde de la municipo estis en la 1950-aj jaroj esplorata sidejo de ĉasistoj de mamutoj. Parto de la trovaĵoj estas ekspoziciata en arkeologia ekspozicio en Dolní Věstonice.