Drahana montetaro (ĉeĥe Drahanská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo situanta proksimume meze de Moravio, konsisto de Brna montetaro. Okcidente ĝi najbaras kun Boskovica sulko kaj Bobrava montetaro, sude kun Dija-svratka valego kaj Vyškova pordego, oriente kun Supramoravia valego kaj norde kun Zábřeha montetaro. Ĝi estas nomita laŭ kampurbo Drahany en ĉirkaŭaĵo de Prostějov, kiu estas plej alte situanta municipo de ĝia orienta parto. Ĝi trafas per sia sudokcidenta rando al teritorio de urbo Brno, al kiu ĝi kreas la nordan kaj la nordorientan fonon, signifaj historie kiel fonto de ligno, fero, ŝtono kaj pli poste precipe por refreŝigado.
La plej alta punkto Skalky, kiu atingas 735 m s. m., troviĝas en la orienta parto ĉe Javoříčko kaj Mladeč.
Administre la regiono apartenas plejparte en Sudmoravian regionon (distriktoj Blansko, Brno-urbo, Brno-provinco, Vyškov), nordoriento en regionon Olomouc (distrikto Prostějov) kaj la norda angulo en regionon Pardubice (distrikto Svitavy). Proksimume 13 % de la areo de la montetaro kovras Armea spaco Březina.
Rilataj artikoloj