23-a de aprilo
La 23-a de aprilo estas la 113-a tago de la jaro (la 114-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 252 tagoj restas.
Je la 23-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -215: Sur Kapitolo oni konstruis templon dediĉitan al Venuso por memorigi malvenkon de la Romia Respubliko en la batalo apud Trasimeno (Dua Punika milito)
- 871: Alfredo la Granda iĝis reĝo de Anglio
- 997: Martira morto en Sambio de episkopo Adalberto el Prago, sendita kiel misiisto de la posta pola reĝo Boleslao la 1-a kaj murdita de praprusoj
- 1014: Reĝo de Irlando Brian Boru venkis vikingojn en batalo de Clontarf (nun kvartalo de Dublino), tamen mortfalis en la batalo
- 1016: Edmundo Ironside iĝis reĝo de Anglio
- 1155: Pollando: papo Hadriano la 4-a eldonis buleon de Vroclavo pri la diocezo
- 1253: Polaj princoj urbigis Poznań laŭ Magdeburga juro
- 1343: En Estonio eksplodis unua popola ribelo kontraŭ germanlingvaj bienposedantoj
- 1348: Eduardo la 3-a starigis Ordenon de la Ĝartero
- 1437: Svedio: Malmö iĝis urbo
- 1512: Danio kaj Lubeko packontraktis en Malmö
- 1516: Unua eldono de la romanca poemo Orlando Furioso de Ludoviko Ariosto - la plej longa, konata en Eŭropo, kavalira epopeo
- 1516: Duklando Bavario: proklamo de la leĝo de pureco pri biero
- 1521: Milito de la Komunumoj de Kastilio: armeo de Habsburgoj decide venkis en Batalo de Villalar
- 1563: Hispanio: meto de la unua ŝtono por la Monaĥejo de El Escorial
- 1610: Pollando: en Gdańsk malfermiĝis franca konsulejo
- 1661: Karlo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1685: Jakobo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1759: Karibio: kadre de la sepjara milito brita armeo okupis francan Gvadelupon
- 1809: Aŭstra armeo okupis Varsovion
- 1810: Mazovio: en Brochów estis baptita Frederiko Ŝopeno, pola komponisto kaj pianisto
- 1827: Irlanda matematikisto kaj fizikisto William Rowan Hamilton prezentis sian "Theory of Systems of Rays"
- 1836: Lirika-eposa poemo Máj de ĉeĥa romantika poeto Karel Hynek Mácha estis publikigita
- 1838: Brita vaporŝipo SS Great Western akiris bluan vimplon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: senrezulta batalo de Wąsosz (proksime al pola Kłobuck
- 1880: William Ewart Gladstone iĝis ĉefministro de Britio
- 1889: Sveda socialdemokratia partio fondiĝis
- 1889: En letero al sia frato, Anton Ĉeĥov uzis la esprimon koncizeco - la fratino de talento
- 1906: Pola Partio Socialista nokte de la 23-a/24-a de aprilo liberigis de Pawiak 10 mortkondamnitajn malliberulojn
- 1907: Dispartigoj de Pollando: Pola Rondo en Dumao proponis projekton pri aŭtonomeco de Pola Reĝlando
- 1913: Unua Balkana milito: Montenegro senrajte aneksis turkan fortreson Shkodër, kiu estis iĝonta aŭtonomeca dukejo Albanio
- Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: post rekonkero de Vilno, en daŭranta de la 19-a de aprilo pogromo, pereis ĉirkaŭ 50 judoj, akuzitaj pri helpo al bolŝevikoj kaj pafado kontraŭ enirantaj polaj taĉmentoj
- 1919: Parlamento de Estonio inaŭguris sian sesion
- 1920: Milito por Turka Sendependiĝo: en Ankaro komenciĝis kunsido de Granda Nacia Asembleo de Turkio – unua turka parlamento, kies unua prezidanto la sekvan tagon iĝis Mustafa Kemal Atatürk, la asembleo malfondis sultanecon kaj fiksis provizoran konstitucion
- 1921: Ĉeĥoslovakio subskribis aliancan traktaton kun Rumanio - bazo de la defenda komunumo Malgranda Entento
- 1932: Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio malfondis Proletkult
- 1935: Dua Pola Respubliko:prezidento Ignacy Mościcki subskribis t.n. Aprilan Konstitucion, redonanta la regopovon al prezidento kaj registaro
- 1937: Pola Sejmo proklamis la tagon 11-a de novembro kiel Nacia Festo de Sendependeco - post 1989 festata en la Tria Pola Respubliko
- Dua mondmilito
- 1940: Norvega Fronto: al Åndalsnes (komunumo Rauma) albordiĝis brita 15-a Brigado de Infanterio
- 1941: En koncentrejo Aŭŝvico ties komandanto Rudolf Höß unuafoje kondamnis 10 personojn al ĝismorta malsatigo, elektitaj de SS-anoj, venĝe pro fuĝo de unu malliberulo; en Tesaloniko subskribiĝis posttagmeze t.n. tria kapitulaco de la greka armeo batalanta kontraŭ itala kaj germana armeoj (germanan flankon reprezentis generalo Alfred Jodl); Balkana Fronto: atako de Luftwaffe al aerodromo en Argoso detruis signifan parton de britaj aviadiloj - ordono transigi la reston al Kreto, kien translokiĝis de Atenoj la greka reĝo, princo kaj registaro
- 1942: Batalo de Anglio: Luftwaffe bombis Exeter, komencante detruon de britaj urboj kun historia signifo (Baedeker Blitz), venĝe pro bombado de Lubeko fare de Royal Air Force
- 1943: Volinia masakro: ĉ. 600 poloj estis murditaj en setlejo Janowa Dolina (nun en Rivna provinco) fare de ukraina bando kolektita de Ukraina Ribela Armeo, Ukraina Helpa Polico kaj ĉirkaŭaj ukrainaj kamparanoj, kaj samprovince en la tagoj 22-a kaj 23-a de aprilo ukrainoj murdis en vilaĝo Zabara ĉirkaŭ 750 polojn kaj en Baszkowce ĉiujn polojn, krome en Chołbutów (Volina provinco) 9 vilaĝanojn; Japana Imperio: novaĵagentejo Domei publikigis oficialan komunikon pri ekzekuto de militkaptitaj usonaj aviadilistoj
- 1944: trupoj de usona 6-a Armeo alteriĝis sur Nov-Gvineo apud Hollandia kaj Aitape, malfronte de japana 16-a Armeo sin defendanta en Wewak-regiono; UN: internacia laborkonferenco en Filadelfio
- 1945: Usonanoj liberigis koncentrejon Flossenbürg; letero de prezidento Harry Truman al ĉefministro Josef Stalin pri kreo de la pola Provizora Registaro de Nacia Unueco; Valaĥia vilaĝo Prlov estis ekstermita de SS-taĉmento; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo atingis Brno, kiun ĝi komencis liberigi; en Brandenburgio ĉe la dekstra alo de la 1-a Belorusa Fronto la 1-a Armeo de Pola Soldataro post transiro de rivero Havel atingis linion Sandhausen-Schwante, protektante kune kun 61-a Armeo la ĉirkaŭigon de Berlino - la ĉefaj fortoj daŭrigis batalon de Berlino konkerante i.a. Schönwalde, Uhlenhorst, Köpenick, sur la maldekstra alo 33-a Armeo purigis de malamiko Frankfurton ĉe Odro; en Supra Luzacio komenciĝis batalo inter la 2-a Armeo de Pola Soldataro kune kun la soveta 52-a Armeo kontraŭ germana grupiĝo de Armea Grupo "Mezo"; Itala Fronto: brita 8-a Armeo okupis Ferrara kaj atingis Padon; usona 4-a Armea Korpuso de 10-a Monta Divizio transiris Padon apud San Benedetto; Itala Rezistado: komenco de ribelaj bataloj pri Genuo en Norda Italio; Okcidenta Fronto: apud malsupra Elbo 13-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo akceptis kapitulacon de Dannenberg, 12-a Armea Korpuso de brita 2-a Armeo okupis Harburg (apud Hamburg); Adolf Hitler forigis Hermann Göring de ĉiuj postenoj - ĉefkomandanto de aviado iĝis generalo Robert Ritter von Greim
- 1946: Sisavang Vong iĝis unua reĝo de Laoso
- 1948: Ĉeĥoslovakio: sekreta operaco "Ŝtono" estis lanĉita: unua arestita rifuĝinto fare de ĉeborda gardistaro apud la falsa landlimo estis Jan Prošvic kun sia edzino kaj infanoj — la operaco daŭris ĝis 1951
- 1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: juda armeo konkeris Hajfon
- 1948: Ĉina enlanda milito: mararmeo de Popola Liberiga Armeo fondiĝis
- 1949: Ĉefurbo de la registaro de Kuomintango, Nankino estis okupita de ĉinaj komunistoj
- 1950: Armitaj fortoj de Ĉiang Kai-ŝek tute evakuiĝis de kontinenta Ĉinio al Tajvano, forlasante la landon al komunistoj subestre de Mao Zedong
- 1951: En Pekino oni subskribis ĉinan-tibetan interkonsenton atribuantan aŭtonomecon al Tibeto kiel integra parto de Ĉinio
- 1952: Malfermo de parte rekonstruita post la milita detruo la Stefana Katedralo en Vieno
- 1953: Premiero de la usona vakera filmo Shane
- 1954: Grandaj Ligoj de Basbalo: usona basbalisto Hank Aaron akiris unuan el siaj 755 "home run"
- 1956: Stalinismo: unuaj komunistaj funkciuloj de sekureca servo estis arestitaj en Pollando pro malkaŝo de komunistaj krimoj fare de Józef Światło: Roman Romkowski kaj Anatol Fejgin, torturintaj anatemitajn soldatojn kiel Witold Pilecki, estis kondamnitaj al plurjara mallibero
- 1965: Budapeŝto: pro konstruo de metroo la konstruaĵo de Nacia Teatro estis eksplodigita
- 1967: Kosmoesploro: Kosma misio de Sojuz 1 komenciĝis - finiĝis katastrofe dum surteriĝo per morto de la kosmonaŭto Vladimir Komarov
- 1976: En Orienta Berlino solene malfermiĝis Respublik-Palaco – la sidejo de Volkskammer kaj de la kultura vivo, konstruita sur detruita prusa urba kastelo de Berlino
- 1982: Enmarketigo de hejma komputilo Sinclair ZX Spectrum, fabrikita de brita firmao
- 1982: La plej suda urbo en Usono Key West kun Floridaj Rifoj proklamis "sendependecon" de Vaŝingtono kiel Konka Respubliko
- 1983: La 28-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Munkeno
- 1988: Unuafoje ekde 14 jaroj muzikalbumo La malhela flanko de la Luno ne ektroviĝis en la Billboard-albumoj
- 1990: Namibio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1994: Oni informis pri eksperimenta malkovro de la elementa partiklo kvarko, kies ekzisto estis antaŭvidita de la norma modelo
- 1995: Francio: prezidentan balotadon gajnis Jacques Chirac
- 1996: Unesko proklamis Mondan Tagon de la Libro en la datreveno de la mortoj de Cervantes, Ŝekspiro kaj Inkao Garcilaso de la Vega
- 1998: Tsakhia Elbegdorj iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2005: Unua video aperis en la videospektejo YouTube, kiu naskiĝis je la 20:27 kune kun registrita unua alŝutita filmeto Mi en la zoo
- 2006: Hungara Socialista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2007: Oni malkovris ekstersunsisteman planedon - Gliese 581 c
- 2007: Irako: 9 usonaj soldatoj pereis kaj 20 vundiĝis en atako de ribelantoj al gardejo apud Bakuba
- 2009: Lanĉo de Ubuntu 9.04, nomita Jaunty Jackalope.
- 2017: Prezidenta baloto en Francio: al la dua raŭndo trapasis Emmanuel Macron (24,01%) kaj Marine Le Pen (21,3%)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1141: Malkolmo la 4-a, reĝo de Skotlando (m. 1165)
- 1170: Izabela de Henegovio, reĝino de Francio (m. 1190)
- 1185: Alfonso la 2-a, reĝo de Portugalio (m. 1223)
- 1420: Georgo de Podebrado, reĝo de Bohemio (m. 1472)
- 1484: Julius Caesar Scaliger, itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto (m. 1558)
- 1508: Georgo Sabino, germana humanisto, filologo, poeto, unua rektoro de la Universitato de Königsberg (m. 1560)
- 1516: Georg Fabricius, germana filologo, poetikisto kaj pedagogo (m. 1571)
- 1649: Andreas Kneller, germana komponisto (m. 1724)
- 1564: William Shakespeare, angla poeto kaj dramverkisto (m. 1616)
- 1676: Frederiko, reĝo de Svedio (m. 1751)
- 1708: Friedrich von Hagedorn, germana poeto de rokoko (m. 1754)
- 1720: Gaono de Vilno, juda sciencisto, rabeno, talmudisto kaj kabalisto (m. 1797)
- 1748: Félix Vicq-d'Azyr, franca kuracisto kaj anatomo, pioniro de kompara anatomio, malkovrinto de la principo pri homologio (m. 1794)
- 1756: Jacques Nicolas Billaud-Varenne, franca revoluciulo (m. 1794)
- 1775: Joseph Mallord William Turner, angla pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1851)
- 1791: James Buchanan, prezidento de Usono (m. 1868)
- 1823: Abd-ul-Meĝid, sultano de la Otomana Imperio, reformisto (m. 1861)
- 1840: Béla Szász, hungara poeto, tradukisto, akademiano (m. 1898)
- 1852: László Mednyánszky, hungara pentristo kaj milita raportisto (m. 1919)
- 1856: Granville T. Woods, afrikusona inventisto (1910)
- 1857: Ruggiero Leoncavallo, itala komponisto (m. 1919)
- 1857: Béla Zilahi Kiss, hungara ĵurnalisto kaj felietonisto (m. 1911)
- 1858: Max Planck, germana fizikisto Nobelpremiita, evoluiginto de kvantumteorio, fondinto de kvantuma mekaniko (m. 1947)
- 1868: Albert Vári, hungara/rumania hungara eklezia verkisto, redaktoro (m. 1953)
- 1876: Arthur Moeller van den Bruck, germana kulturhistoriisto (m. 1925)
- 1880: Miĥail Fokin, rusa dancisto kaj ĉefkoreografo de la Rusaj Baletoj (m. 1942)
- 1882: Imre Lakatos, hungara ĵurnalisto kaj publicisto, viktimo de la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1944)
- 1888: Árpád Bardócz, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1953)
- 1891: Sergej Prokofjev, soveta komponisto, pianisto, dirigento kaj virtuozo, iniciatinto de novklasikismo (m. 1953)
- 1892: Richard Huelsenbeck, germana verkisto, reprezentanto de la dadaismo (m. 1974)
- 1897: Pixinguinha, brazila flutisto, saksofonisto, komponisto, kantisto, aranĝisto kaj orkestrestro (m. 1973)
- 1899: Vladimir Nabokov, sovetia, rusa verkisto kaj tradukisto verkinta en la angla lingvo, enestanta en Rusaj amnoveloj (m. 1977)
- 1902: Halldór Kiljan Laxness, islanda Nobelpremiita verkisto (m. 1998)
- 1903: István Földi, hungara redaktoro, verkisto, ĉefkunlaboranto de "Sikula Gazeto" (m. 1967)
- 1907: Samu Borbély, hungara matematikisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (m. 1984)
- 1910: László Perényi, hungara aktoro (m. 1993)
- 1914: József Marx, hungara fotisto (m. 1992)
- 1915: Christine Busta, aŭstra verkistino, lirikistino, tradukistino (m. 1987)
- 1918: Maurice Druon, franca verkisto (m. 2009)
- 1919: Ilona Jagamas, rumania hungara ĵurnalistino, rakontistino (1983)
- 1923: Henrik Matyasovich, hungara jezuito kaj pastro (m. 2006)
- 1924: Magda Kotányi-Huszár, hungara tradukistino kaj poetino (m. 2020)
- 1926: Éva Janikovszky, hungara verkistino (m. 2003)
- 1927: Béla Horváth, rumania hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1981)
- 1928: Shirley Temple, usona aktorino kaj diplomatino (m. 2014)
- 1929: Balázs Máthé, rumania hungara inĝeniero pri elektro, scienca ĉefesploristo
- 1929: George Steiner, franc-usona verkisto (m. 2020)
- 1930: Silvana Mangano, itala aktorino kaj fotomodelo (m. 1989)
- 1931: Ernő Grünwald, rumania hungara uzina kemiisto
- 1936: Roy Orbison, usona kantisto kaj muzikisto (m. 1988)
- 1939: Jorge Fons, meksika filmreĝisoro (m. 2022)
- 1941: Paavo Lipponen, ĉefministro de Finnlando kaj prezidanto de Finnlanda parlamento
- 1943: Jerzy Perzanowski, pola filozofo kaj logikisto, aŭtoro de la vorto kognoscienco (m. 2009)
- 1946: Tibor Kádár, hungara pentristo, grafikisto
- 1951: Ferenc Bálint, rumania hungara reĝisoro, redaktoro
- 1953: Abel Montagut, kataluna instruisto de la kataluna lingvo kaj la kataluna literaturo, partoprenanto de Internaciaj Floraj Ludoj, Esperanto-poeto kaj tradukisto de la katalunlingva literaturo, aŭtoro de Poemo de Utnoa
- 1954: Michael Moore, usona reĝisoro de dokumentaj filmoj, verkisto, kritikisto de tutmondiĝo
- 1968: Timothy McVeigh, usona bombisto kaj amasmurdisto (m. 2001)
- 1972: Albert Kelemen, hungara pentristo kaj arthistoriisto
- 1974: Edit Gergely, rumania hungara ĵurnalistino, poetino
- 1979: Jaime King, usona aktorino kaj fotomodelo
- 1983: Daniela Hantuchová, slovaka tenisistino
- 1987: Boaz Mauda, israela kantisto
Mortoj
- 303: Sankta Georgo, romia soldato, unu el 14 helpantoj en mizero, kristana martiro
- 725: Wihtred, reĝo de Kent, filo de Ecgberht la 1-a, Anglio
- 871: Ethelred, reĝo de Wessex, filo de Aethelwulf, Anglio (n. ĉirkaŭ 840)
- 997: Adalberto el Prago, ĉeĥa episkopo, martiro (n. 957)
- 1016: Ethelred la 2-a, anglosaksa reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 968)
- 1124: Aleksandro la 1-a, reĝo de Skotlando, filo de Malkolmo la 3-a (n. ĉirkaŭ 1078)
- 1196: Béla la 3-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1148)
- 1200: Zhu Xi, ĉina novkonfuceisma filozofo (n. 1130)
- 1307: Johana de Akko, angla reĝidino el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1272)
- 1554: Gaspara Stampa, itala renesanca poetino, kantistino, liutmuzikistino, aŭtorino de sonetoj (n. ĉirkaŭ 1523)
- 1605: Boris Godunov, rusa caro, kies morto komencis la Grandan Malordon (n. 1551)
- 1616: Miguel de Cervantes, hispanlingva verkisto kaj soldato, fama pro la romano Kiĥoto, rete legebla en Esperanto (n. 1547)
- 1616: William Shakespeare, angla dramisto kaj poeto, konata de tragedioj Romeo kaj Julieto, Hamleto, Makbeto, teatraĵoj, komedioj kaj sonetoj, rete legebla en Esperanto (n. 1564)
- 1695: Henry Vaughan, kimra anglalingva poeto de metafizika poezio (n. 1622)
- 1785: Gabriel Bonnot de Mably, franca teologo kaj verkisto histori-filozofia (n. 1709)
- 1792: Karl Friedrich Bahrdt, germana teologo kaj verkisto (n. 1741)
- 1818: Wilhelm Leberecht Götzinger, germana aŭtoro de vojaĝgvidilo pri Saksa Svislando (n. 1758)
- 1826: Johann Wolf, germana historiisto kaj jezuito (n. 1743)
- 1827: Georgios Karaiskakis, greka militkomandanto, gvidanto de la Greka milito de sendependiĝo (n. 1782)
- 1847: Erik Gustaf Geijer, sveda historiisto, poeto, filozofo kaj komponisto (n. 1783)
- 1850: William Wordsworth, angla poeto, pioniro de romantikismo (n. 1770)
- 1857: Mikołaj Sikatka, pola paŝtisto kaj viziulo (n. 1787)
- 1885: Stanisław Egbert Koźmian, pola tradukisto kaj eldonisto de la verkoj de Ŝekspiro (n. 1811)
- 1873: Wolfgang Menzel, germana literaturhistoriisto kaj kritikisto (n. 1798)
- 1889: Jules Barbey d'Aurevilly, franca verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1808)
- 1911: Polixenia Jirausek, hungara aktorino (n. 1837)
- 1939: Hugó Lukács, hungara kuracisto, neŭrologo (n. 1874)
- 1939: Maria Gabriella Sagheddu, itala trapistino kaj beatulino (n. 1914)
- 1945: Lajos Fekete, hungara unitaria pastro, verkisto, poeto (n. 1897)
- 1947: Dénes Berinkey, hungara juristo, jursciencisto, advokato, politikisto, ĉefministro de Hungario (n. 1871)
- 1951: Károly Osváth, hungara, rumania hungara apotekisto (n. 1884)
- 1964: Karl Polányi, hungara ekonomika historiisto, socialfilozofo, socipolitikisto kaj la unua prezidanto de la Rondo Galilei (n. 1886)
- 1979: László Levente Vass, hungara profesia taksiŝoforo kaj poeto (n. 1955)
- 1981: Josep Pla, kataluna verkisto kaj ĵurnalisto kreanta en la kataluna kaj hispana lingvoj (n. 1897)
- 1981: Zoltán Zelk, hungara poeto kaj verkisto, laŭreato de la Kossuth-premio (n. 1906)
- 1986: Otto Preminger, aŭstra aktoro kaj usona reĝisoro traktanta pri tabuaj temoj en Holivudo: cenzuro, drogodependeco, seksatenco kaj samseksemo (n. 1905)
- 1989: Stefan Korboński, pola juristo kaj aktivulo de Pola Subtera Ŝtato, aŭtoro de libroj pri ĝi kaj Pola Enlanda Armeo, justulo inter la popoloj (n. 1945)
- 1990: Rudolf Weber, germana skulptisto (n. 1899)
- 1990: Paulette Goddard, usona aktorino Oskar-premiita (n 1910)
- 1992: Satyajit Ray, barata filmreĝisoro el Okcident-Bengalo (n. 1921)
- 1996: P. L. Travers, aŭstralia verkistino, konata de siaj rakontoj pri Mary Poppins (n. 1899)
- 1998: Konstantino Karamanlis, ĉefministro kaj prezidento de Grekio (n. 1907)
- 1998: József Páva, hungara esperantologo, kunfondinto de minista Esperanto-klubo en Tokodaltáró (n. 1914)
- 2001: Vilma Bákay, rumania hungara taglibristino (n. 1897)
- 2002: Manfred Bieler, germana verkisto, aŭtoro de radiaj kaj televidaj dramoj, vivanta en ekziloj (n. 1934)
- 2005: John Mills, brita aktoro (n. 1908)
- 2005: Andre Gunder Frank, germana ekonomikisto, kunfondinto de la teorio de dependeco (n. 1929)
- 2006: William P. Gottlieb, usona fotisto de ĵazmuzikistoj (n. 1917)
- 2007: Boris Jelcin, soveta kaj rusia politikisto, unua prezidento de Rusia Federacio (n. 1931)
- 2011: Max van der Stoel, nederlanda politikisto, alta komisiito pri naciaj minoritatoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (n. 1924)
- 2015: Richard Corliss, usona ĵurnalisto pri filmo, muziko kaj sporto (n. 1944)
- 2019: Jean, grandduko de Luksemburgo (n. 1921)
- 2021: Andrzej Pettyn, pola esperantisto (n. 1938)
- 2022: Arno Hintjens, belga kantisto (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|