Aleksandro la 1-a, Alaxandair mac Maíl Coluim aŭ Alasdair mac Mhaol Chaluim (naskiĝis ĉirkaŭ 1078; mortis la 23-an de aprilo 1124) estis reĝo de Skotlando de 1107 ĝis 1124.
Vivo
Alexander estis la kvina filo de Malkolmo la 3-a de lia edzino Margaret de Wessex, pranevo de Eduardo la Konfesanto. Alexander estis nomita laŭ la papo Aleksandro la 2-a. Li estis la pli juna frato de la reĝo Edgar, kiu estis fraŭlo.
Alexander havis almenaŭ unu kontraŭregulan filon, Máel Coluim mac Alaxandair, kiu estis poste engaĝita en ribelo kontraŭ Davido la 1-a en la 1130-aj jaroj. Li estis malliberigita ĉe Roxburgh dum multaj jaroj poste, eble ĝis sia morto post 1157.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander I of Scotland en la angla Vikipedio.