Shirley TEMPLE ([ˈʃɜː(r)li ˈtɛmp(ə)l ] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1928 (nun 1928-04-23 ) en Santa Monica , Kalifornio , mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside, kantono San Mateo , Kalifornio ), estis usona aktorino kaj diplomatino.
Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj , dum sia infanaĝo . La publiko raviĝis de ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron . Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.
Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko . Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomato en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio . En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star .
Ŝi mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside en Kalifornio.
jen unu el plej fruaj fotoj de ŝi, probable 5-jara en 1933
Shirley Temple en la jaro 1990, en
Prago
Filmaro
Stand Up And Cheer (Usono, 1934)
Bright Eyes (Usono, 1934)
Baby Take a Bow (Usono, 1934)
Curly Top (Usono, 1935)
The Littlest Rebel (Usono, 1935)
Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
Heidi (Usono, 1937)
The Little Princess (Usono, 1939)
The Blue Bird (Usono, 1940)
Since You Went Away (Usono, 1944)
The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946)
Fort Apache (Usono, 1948)
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj