P. L. Travers naskiĝis kiel Helen Lyndon Goff en Aŭstralio kaj elmigris en 1923 al Britio. Iom poste ŝi publikigis siajn unuajn verkojn. Ŝi ekuzis inicialojn por la plumnomo por kaŝi, ke ŝi estis virino.
Ŝia plej fama verko estas la rakontoj pri la magia infanvartistino Mary Poppins. Ŝi ne kontentis pri la samnomita Disney-filmo de 1964.
En 1977 P. L. Travers pro sia literatura verkado estis nomumita "OBE" (Officer of the Order of the British Empire, t.e. oficiro de la Ordeno de Brita imperio).