Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Georgo de Podebrado
Artista aspektigo de Jiří z Poděbrad de Jan Vilímek
En 1448 li decidis unuigi Bohemion, kiu estis dividita inter aŭstriema flanko, gvidata de Ulriko von Rožmberk, kaj lia patriotisma flanko.
Li marŝis de Kutná Hora al Prago, konkeris la ĉefurbon kaj ankaŭ poste sukcesis venki la anojn de roma katolikismo.
En 1451 imperiestro Frederiko la 3-a nomis lin marŝalo de Bohemio.
Problemoj ekestis, kiam en 1453 reĝo Ladislao plenaĝiĝis kaj montris simpatiojn al rom-katolikismo.
Post la morto de Ladislao en 1457 la nobelaro unuanime elektis Georgon reĝo.
Papo Pio la 2-a intencis batali kontraŭ Georgo, sed mortis en 1464. Georgo provis intertrakti kun la posta papo Paŭlo la 2-a, sed estis rifuzita kaj ekskomunikita en 1466.
Post lia morto en 1471 la statoj de Bohemio elektis Vladislaon la 2-an kiel reĝon, kiu tamen devis batali kontraŭ sia bofilo Matiaso, kiu jam en 1469 estis proklaminta sin (kontraŭ-)reĝo.
Tial ne estas klare, kiu estis la posteulo de Georgo; Vladislao tamen iĝis posteulo de Matiaso.
Biografiaj notoj
Lia patro estis Viktorin Boček el Kunštát kaj Poděbrady
ĉirkaŭ 1427 post morto de sia patro li fariĝis unusola heredanto de nobela familio de Kunštát-anoj kaj li heredis Kunštáton kaj regionon ĉirkaŭ Poděbrady.
1440 komune kun Hynek Ptáček (legu Hinek Ptaĉek) el Pirkenstejn li stariĝis en frunton de la t.n. „orientbohemiaj lanfridoj“ (tio estis kvar regionoj ĉirkaŭ Hradec, Kouřim, Chrudim kaj Čáslav, en kies frunto staris Hynek, kaj regiono ĉirkaŭ Boleslav, frunte kun Georgo.
1444 post morto de sinjoro Hynek li estis elektita en frunton de la „lanfridoj“. Georgo estis tiutempe jam tre potenca viro. Li aĉetis multajn sinjorujojn kaj li fariĝis amiko de Barboro Cejna – imperiestrino vidvino, avino de la malgranda Ladislao, vivanta en siaj doturboj. Pro la geedziĝo al Kunhuta el Šternberk li akiris ankaŭ subtenon de kelkaj katolikoj.
1444 – 1448 en Bohemio kliniĝis al decida batalo pro potenco inter katolikoj kaj kalikuloj.
fine de aŭgusto de 1448 li amasigis soldataron proklaminte, ke li ekmarŝos militi kontraŭ Saksio, kun kiu li havis iajn aferojn. Li eluzis anstataŭ tio momenton de surprizo kaj li flankenvojiĝis al Prago.
1453 Georgo forveturis al nova reĝo Vienon, kie li traktis pri lia alveturo Bohemion. Ladislao ĉi tie ankaŭ konfirmis al li la landan administradecon por pluaj ses jaroj. La saman jaron li fariĝis grafo kladna kaj princo mustenberka.
1453 – 1457 li dediĉis sin al administrado de la lando firmigante sian postenon en la lando.
1458 estis kunvokita koncilio, kiu estis elektonta novan reĝon post morto de reĝo Ladislao. Kiel kandidatoj estis enkondukitaj duko Vilhelmo Saksia, reĝo Kazimiro Pola, duko Albreĥto Aŭstria, Karolo – filo de la franca reĝo Karolo la 7-a kaj imperiestro Frederiko la 3-a.
la 2-an de marto de 1458 Georgo estis elektita kiel ĉeĥa reĝo Georgo la 1-a. Sed nun ekestis problemo kun la kronado, ĉar ĉefepiskopo Johano Rokycano ankoraŭ ne estis konfirmita kaj estis neniu, kiu kronus Georgon. La nova reĝo do devis peti helpon de papoKaliksto la 3-a. Tiu estis favora al Georog kaj li permesis, por ke hungaraj episkopoj, kiujn pruntedonis al li Matiaso Korvino, faru la kronadon. La papo volis lin nome akiri en frunton de kruckavalira ekskurso, por ke li povu renovigi bizancan imperion konsiderante ankaŭ pri ebleco kroni Georgon eĉ kiel imperiestro bizanca.
la 7-an de majo de 1458 Georgo kaj lia edzino Johanino estis kronitaj, baldaŭ post tio Moravio, Luzacio kaj Silezio escepte de silezia metropolo Vroclavo agnoskis la regadon de Georgo.
1458 – 1461 Georgo firmigis sian interrilaton al imperiestro Frederiko la 3-a komencante konsideri pri ebleco lasi sin elekti kiel romia imperiestro, ĉar Frederiko ne zorgis pri la imperio.
la 26-an de novembro1464 Georgo sendis mesaĝistaron gvidita de Leono el Rožmitál al regantoj de okcidenteŭropaj landoj. Li klopodis krei union de regantoj, kiu malhelpus turkian ekspansiemon kaj limigus la eklezian potencon. Sed pro malharmonio inter unuopaj regantoj tiu ĉi propono ne estis realigita.
1469 ne fariĝinte izolinta Georgo proponis al la pola reĝo Kazimiro la 4-a, ke se li subtenos lin kaj ne Matiason, Georgo subtenos elekton de lia filo Vladislao kiel venonta ĉeĥa reĝo.
la 26-an de februaro1469 Matiaso estis ĉirkaŭigita ĉe Vilémov, kie li estis tralasita je honora vorto, ke li postlasos pluajn batalojn. Sed tiu la vorton same rompis kaj la bataloj daŭris ĝis morto de Georgo. Sed Georgo senpere mortonte sukcesis ellandigi Matiason. (Matiaso denove konkeris la apudajn landojn nur dum reĝo Vladislao la 2-a Jagello.)
la 21-an de marto1471 la ĉeĥa reĝo Georgo subiĝis al longdaŭra malsano. Kiel administranto de la reĝlando li destinis reĝinon Johaninon. Per lia morto finiĝis la etapo de regado de la t.n. „husana reĝo“. La regado de Georgo donis al la lando trankvilon, ĉar kvankam mem katoliko, li kapablis teni ekvilibron inter katolikoj kaj kalikuloj. Dum lia regado ankaŭ okazis karakteriza plifortigo de ekonomia stabilizo de la ĉeĥa ŝtato.