Maurice Druon

Maurice Druon
Persona informo
Maurice Druon
Naskonomo Samuel Roger Charles Wild, puis Druon
Naskiĝo 23-an de aprilo 1918 (1918-04-23)
en 13-a arondismento de Parizo
Morto 14-an de aprilo 2009 (2009-04-14) (90-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Les Artigues-de-Lussac Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
lycée Michelet (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Rassemblement Pour la République Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
scenaristo
verkisto
verkisto de porinfana literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, prozo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Aktiva dum 1942– vd
Verkado
Verkoj Q3233030 ❦
La Malbenitaj Reĝoj ❦
Tistou: The Boy with Green Thumbs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maurice Druon

Maurice DRUON (naskiĝis la 23-an de aprilo 1918; mortis la 14-an de aprilo 2009[1]) estis franca romanverkisto, historiisto kaj membro de la Franca Akademio.

Li naskiĝis en Parizo. Li estas la nevo de la verkisto Joseph Kessel, kun kiu li redaktis la faman Chant des Partisans (la himno de la franca rezisto dum la Dua mondmilito).

En 1948, li ricevis la premion Goncourt pro sia romano titolita Les grandes familles ("La grandaj familioj"). Je la 8-a de decembro 1966, li estis balotelektita por fariĝi la nova 30-a sidanto de la Franca Akademio (post la morto de Georges Duhamel), ĉefe pro siaj klerulaj verkoj.

Post la demisio de Jean Mistler, li estis elektita kiel dumviva sekretario de la Franca Akademio (de la 7a de novembro 1985 ĝis oktobro 1999, kiam li demisiis). Siavice sinjorino Hélène Carrère d'Encausse estis elektita kiel dumviva sekretario de la Franca Akademio en la 25a de oktobro ĝis sia forpaso en la 5a de aŭgusto de 2023.

Sed Druon estas pli famkonata pro serio da historiaj romanoj, kiujn li redaktis dum la 1950-aj jaroj kaj titolis Les Rois Maudits ("La Malbenitaj Reĝoj"), pri la reĝadoj de Filipo la Bela kaj de la idoj de tiu ĉi.

Maurice Druon estis franca ministro pri kulturo en 1973 kaj 1974, kiam Pierre Messmer estis ĉefministro. Li pli poste fariĝis deputito de Parizo ekde 1978 ĝis 1981.

Verkoj

  • Mégarée, teatraĵo en tri aktoj, kreita en Grand Théâtre de Monte Carlo (1942)
  • Le Sonneur de bien aller, novelo (1943)
  • Préface au Silence de la mer (1943)
  • Le Chant des Partisans kun Joseph Kessel (1943)
  • Lettres d’un Européen, eseo (1944)
  • La Dernière Brigade, romano (1946)
  • Ithaque délivrée, drama poemo tradukita el la angla; laŭ The Rescue de Edward Sackville-West (1947)
  • Les Grandes Familles (1948)
  • La Chute des corps (Les Grandes Familles, II) (1950)
  • Rendez-vous aŭ enfers (Les Grandes Familles, III (1951)
  • Remarques (1952)
  • Un voyageur, komedio en unu akto, en repertuaro de la Comédie française (1953)
  • Le Coup de grâce, melodramo en tri aktoj, kun Joseph Kessel (1953)
  • La Volupté d’être, romano (1954)
  • La Reine étranglée (Les Rois maudits, II) (1955)
  • Le Roi de fer (Les Rois maudits, I) (1955)
  • Les Poisons de la couronne (Les Rois maudits, III) (1956)
  • L’Hôtel de Mondez, novelo (1956)
  • La Loi des mâles (Les Rois maudits, IV) (1957)
  • Tistou les pouces verts (1957)
  • Alexandre le Grand (1958)
  • La Louve de France (Les Rois maudits, V) (1959)
  • Le Lis et le Lion (Les Rois maudits, VI) (1960)
  • Des Seigneurs de la plaine à l’hôtel de Mondez, novelaro (1962)
  • Théâtre - Mégarée, Un voyageur, La Contessa (1962)
  • Les Mémoires de Zeus (1963)
  • Bernard Buffet, eseo (1964)
  • Paris, de César à Saint Louis, historia eseo (1964)
  • Le Pouvoir, notes et maximes (1965)
  • Les Tambours de la mémoire (1965)
  • Les Rois maudits, historia romano (6 volumoj) (1966)
  • Les Mémoires de Zeus, II, historia romano (1967)
  • Le Bonheur des uns, noveloj (1967)
  • Vézelay, colline éternelle (1968)
  • L’Avenir en désarroi, eseo (1968)
  • Grandeur et signification de Leningrad (1968)
  • Lettres d’un Européen et Nouvelles Lettres d’un Européen, 1943-1970, eseo (1970)
  • Splendeur provençale (1970)
  • Une Église qui se trompe de siècle (1972)
  • La Parole et le Pouvoir (1974)
  • Œuvres complètes, 25 volumoj kun nepublikitaj verkaĵoj (1977)
  • Quand un Roi perd la France (Les Rois maudits, VII) (1977)
  • Attention la France ! (1981)
  • Réformer la démocratie (1982)
  • La Culture et l’État (1985)
  • Vézelay, colline éternelle, nova eldono (1987)
  • Lettre aŭ Français sur leur langue et leur âme (1994)
  • Circonstances (1997)
  • Circonstances politiques, 1954-1974 (1998)
  • Le bon français (1999)
  • Circonstances politiques II, 1974-1998 (1999)
  • La France aŭ ordres d’un cadavre (2000)
  • Ordonnances pour un État malade (2002)
  • Le Franc-parler (2003)
  • Mémoires. L'aurore vient du fond du ciel (2006)

Referenco

  1. france [1] artikolo de la 14-a de aprilo 2009, en la retejo de la ĵurnalo Le Monde (konsultita je 2009-04-16)

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!