La sveda socialdemokratia partio (Sveriges socialdemokratiska arbetareparti, sveda socialdemokratia laborista partio) estis fondita en 1889 kaj estas la plej granda politika partio de Svedio. Ĝi historie havis kaj ĝis hodiaŭ havas tre grandan influon super la sveda socio. Dum granda parto de la 20-a jarcento ĝi regis en Svedio.
Partiestro ekde 2012 estas Stefan Löfven, antaŭe dum malpli ol 1 jaro Håkan Juholt, antaŭ li Mona Sahlin. Post la parlamenta elekto en 2010, kiun la socialdemokratoj malgajnis, ŝi anoncis sian ontan demision kiel partiestro.
Internacie tre konata sveda socialdemokrato estis ĉefministro Olof Palme (murdita en 1986).
Vidu ankaŭ