En la Sepjara milito (1756-1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko. Partoprenis ankaŭ multaj pli malgrandaj ŝtatoj. La milito disvolviĝis en la Centra Eŭropo, Nordameriko (kiel Franc-Brita Indiana Milito), Hindio, Karibio kaj sur diversaj oceanoj. Oni do povas rigardi ĝin la unua mondmilito. Unio de Pollando-Litovio (nomata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tiam neŭtrala, tamen tra tiu teritorio tramarŝis la rusa armeo (vidu la apudan mapon).
En la 10-a de februaro 1763, la Traktato de Parizo estis subskribita de la duko Choiseul, la markizo de Grimaldi kaj la duko de Bedford. La pactraktatoj kiuj finigis la sepjaran militon estis venko por la Reĝlando de Granda Britio kaj por la Reĝlando Prusio. Por la Reĝlando Francio la fino de la milito rezultis en la perdo de la plej granda parto de ties posedoj en Ameriko kaj Azio.