Precipe norde kaj oriente de la urbo etendiĝas granda kvanto de vitejoj kaj ĉirkaŭ 650 vinkeloj.
Memorindaĵoj
Habanaj keloj – la plej granda el ili, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1614 fare de habanoj, ni trovos direkte al Čejkovice
Burgejo – Unuafoje ĝi estas menciata nur en la jaro 1417, sed kiel jam de militoj damaĝigita. Pli poste ĝi estis renovigita kaj en duono de la 16-a jarcento renesance reguligita fare de Zierotinoj. En la 18-a jarcento la burgejo estis reguligita por mastrumaj celoj. Nuntempe ĝi estas al la publiko ne alirebla.[1][2]
Preĝejo de Virgulino Maria – konstruita en la jaroj 1764–1765
Urba muzeo
Velké Bílovice en filmo
Velké Bílovice estas jam longe ŝatata loko de filmistoj por filmi filmojn kun temo vino. Oni filmis ĉi tie granda parto de trilogio "Vino": Bouřlivé víno (1976),[3]Zralé víno (1981)[4] kaj Mladé víno (1986).[5] Oni filmis ĉi tie ankaŭ multe da scenoj de filmo Bobule (2008).[6]
Pluaj fotoj
Vido al Velké Bílovice de nordoriento
Vojo inter vitejoj direkte al kapelo
Vojo al la kapelo, vido norden. En malproksimeco estas videbla municipo Vrbice
Kapeleto de sanktaj Cirilo kaj Metodo sur Hradištěk