Suchá Hora (hungare Szuchahora [suhahora], pole Sucha Góra Orawska) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Suchá Hora etendiĝas laŭ la pola landlimo kun iama limpasejo, laŭ flankovojoj. Trstená troviĝas je 15, Zakopane je 20 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1566 en formo "Zucha". En 1715 155 vilaĝanoj loĝis tie, en 1778 327 vilaĝanoj loĝis, en 1828 821 vilaĝanoj en 137 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Inter 1899-1920 la oficiala loknomo ŝanĝiĝis al Aszúliget pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 683 homoj, (plejparte poloj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trstená, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Suchá Hora 1256 homoj (1226 slovakoj, 28 poloj).