Lopušné Pažite [lopuŝnE paĵite], (hungare Pázsitos [pAĵitoŝ]) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lopušné Pažite etendiĝas laŭ traira flankovojo. Kysucké Nové Mesto troviĝas je 4, Žilina je 13 km.
Historio
Dum la hungara dominado (pli precize ĝis 1911) 2 apartaj vilaĝoj menciitaj malsupre estis tie. Ĝis Traktato de Trianon la unuigita komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lopušné Pažite 466 homoj, (458 slovakoj).
Lopušná
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1598 en formo "Lopussina". En 1784 164 vilaĝanoj loĝis en 22 domoj, en 1828 236 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj.
Pažite
La unua mencio okazis pri la tiama bienocentro en 1662 en formo "Pazittje". En 1784 92 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj, en 1828 157 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj.
Vidindaĵoj