Jablonové (hungare Almásfalu [almAŝfalu]) estas malgranda vilaĝeto en Slovakio.
Jablonové situas preskaŭ komence de sakovojo sub monto 816 m alta. Bytča troviĝas je 6 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en formo "Jabluna". En 1784 loĝis tie 226 vilaĝanoj en 37 domoj, en 1828 272 vilaĝanoj en 31 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jablonófalu, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Almásfalu 278 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 partizanoj batalis tie. En 2001 vivis en Jablonové 854 homoj, (852 slovakoj).