Konská (hungare Kunfalva germane Rossdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Konská situas laŭ flankovojoj, sed ĉefvojo kaj fervojo estas proksime. Rajecké Teplice troviĝas je 2, Žilina je 14 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1350 en latina formo "villa Kunzka". En 1598 oni komputis tie 27 domojn kaj muelejon. En 1784 553 vilaĝanoj (90 familioj) loĝis en 77 domoj, en 1828 725 vilaĝanoj loĝis en 40 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kunfalva 1038 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Konská 1300 homoj, (1297 slovakoj).