Sihelné (hungare Szihelne [sihelne]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Sihelné troviĝas en longa valo. Námestovo troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1629 en formo "Szihelne". En 1715 335, en 1778 495 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 965 vilaĝanoj loĝis en 172 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szihelne 713 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sihelné 1971 homoj, (1964 slovakoj).