Malý Čepčín (hungare Kiscsepcsény [kiŝĉepĉEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Malý Čepčín situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kremnica-Martin. La lasta urbo troviĝas je 25 km.
Historio
Ekde la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1254 en hungaraj formoj ""Kus Moys, Kysmayus"". La nuna loknomo "Chepcsin" aperis en 1351. En 1785 120 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj, en 1828 153 vilaĝanoj loĝis en 27 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kiscsepcsény 230 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malý Čepčín 520 homoj, (509 slovakoj).
Vidindaĵoj