|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bobrovník
|
Bobrovník, hungare Bobrovnik estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Bobrovník situas laŭ akvorezervujo Liptovská Mara, laŭ flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 15, Ružomberok je 18 km.
Historio
Apud la nuna vilaĝo la plej frue keltoj vivis. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1273 en tiama hungara formo "Hodaz" (=kastoro-ĉasisto), la nuna loknomo aperis en 1409. En 1784 201 vilaĝanoj loĝis en 30 domoj, en 1828 207 vilaĝanoj loĝis en 26 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En la 19-a jarcento la najbaraj vilaĝetoj aliĝis al Bobrovnik. Tiuj vilaĝetoj estis parte evakuitaj en la 1970-aj jaroj pro la akvorezervujo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bobrovnik 338 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bobrovník 154 homoj, (152 slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la vilaĝo naskiĝis titulara episkopo János Lukácsy.