|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Žiar
|
Žiar [ĵiar], (hungare Zsár [ĵAr]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Žiar situas en valo, fine de sakovojo el Smrečany, kun kiu Žiar kontaktiĝas. Liptovský Mikuláš troviĝas je 10 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1349 en formo "Zar". En 1715 11 familioj pagis impostojn. En 1784 251 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj, en 1828 400 vilaĝanoj loĝis en 42 domoj, en 1890 413 vilaĝanoj loĝis en 50 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsár 492 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon pro agadoj de la partizanoj. En 2001 vivis en Žiar 421 homoj, (419 slovakoj).
Vidindaĵoj