Lisková (hungare Liszkófalu [liskOfalu]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lisková situas laŭ dekstra bordo de Váh (ponto estas), laŭ fervojo Poprad-Žilina, ĉefvojo estas en la alia riverobordo. Ružomberok troviĝas je 5 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1252 en formo "Lysk". La hungara loknomo "Lizkfalva" aperis en 1391. En 1625 92 familioj loĝis tie. En 1784 931 vilaĝanoj loĝis en 109 domoj, en 1828 1423 vilaĝanoj loĝis en 187 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Liszkófalu 1543 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Ružomberok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la faŝistoj murdis 25 vilaĝanojn pro nelegala partizana agado. En 2001 vivis en Lisková 2126 homoj, (2103 slovakoj).
Naskiĝinto
- Vavro Šrobár - slovaka advokato, politikisto, ĉefstaturo de intermilita slovaka politiko en Ĉeĥoslovakio, ekde la jaro 1935 profesoro.
Vidindaĵoj
Partnera urbo