29-a de marto
La 29-a de marto estas la 88-a tago de la jaro (la 89-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 277 tagoj restas.
Je la 29-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -479: En Antikva Grekio armeo de Artabazos la 1-a el Frigio, generalo de Kserkso la 1-a, estas forportita de cunamo dum sieĝo de Potidea
- -87: Post 54 jaroj de regado mortis ĉina imperiestro Wu Di el Han-dinastio - dum lia regado konfuceanismo iĝis oficiala doktrino de Ĉinio
- 537: Vigilio iĝis papo
- Papaj dokumentoj:
- 1410: Giudicato di Arborea estis vendita al reĝo de Aragono
- 1430: Militante kun Venecia respubliko Sultano de Otomana Imperio Murado la 2-a konkeris Tesalonikon, post 8-jara sieĝo
- 1461: Militoj de rozoj: Batalo de Towton - Eduardo la 4-a venkis lankastrojn
- 1464: Baziliko de Székesfehérvár: Matiaso la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1516: Venecia respubliko: en Venecio establiĝis unua en la mondo juda geto
- 1549: Brazilo: urbo Salvador fondiĝis kiel unua ĉefurbo
- 1565: Svedaj transmaraj kolonioj: svedaj setlantoj ekloĝis en Nova Svedio, proksime al la nuna urbo Filadelfio
- 1593: Pollando: Supera Animzorga Seminario fondiĝis en Kalisz
- Koloniismo:
- 1644: Angla enlanda milito: en batalo de Cheriton venkis parlamenta armeo
- 1668: Duklando Prusujo: apud Pisz okazis sinodo de Polaj fratoj
- 1676: Hungara abato János Gubasóczy iĝis episkopo de Vác
- 1790: Pola-prusa alianco subskribiĝis en Varsovio
- 1792: Gustavo la 4-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio — la 29-an de marto 1809 devigita abdiki post militaj malvenkoj kaj perdo de Finnlando favore al la Rusia imperio
- 1807: Germana inĝeniero Heinrich Olbers malkovris la plej helan asteroidon Vesta
- 1809: Grandprinclando Finnlando kreiĝis
- 1827: En Vieno okazis funebra entombigo de Ludwig van Beethoven
- 1831: En Bosnio komenciĝis granda kontraŭturka ribelo ene de Otomana imperio
- 1848: Pro atmosfera frosto Niagara Akvofalaro kristaliĝis dum 30 horoj
- 1848: Laŭ iniciato de Adam Mickiewicz en Romo fondiĝis militista formacio nomata legio de Mickiewicz
- 1849: Britio aneksis Panĝabon
- Senkoloniigo:
- 1867: Reĝino Viktoria donis reĝan konsenton al britaj posedaĵoj en Nordameriko, kiu la 1-an de julio formale establos dominion de Kanado
- 1871: Londono: brita reĝino Viktoria malfermis eventejon Royal Albert Hall
- 1886: John Pemberton de Atlanta kreis novan resanigan trinkaĵon, nun konatan kiel Koka-kolao
- 1886: Aŭstro Wilhelm Steinitz iĝis unua ŝakmondĉampiono venkante super Johannes Zukertort, pola-germana ŝakisto
- 1899: Pioniro de radio Guglielmo Marconi transdonis unuan mesaĝon helpe de sendrata telegrafo inter Britio kaj la kontinento
- 1901: En Aŭstralio okazis unua parlamenta baloto
- 1910: Ribelo de Huanghuagang, lasta malsukcesa provo revolucii kontraŭ Dinastio Qing, pro kio mortis laŭdire 72 homoj
- 1912: Ekspedicio Terra Nova: brita esploristo Robert Scott dum reveno de la suda poluso faris la lastan enskribon en sia taglibro
- Unua mondmilito:
- 1919: Francio: murdisto de socialista gvidanto Jean Jaurès, la naciisto Raoul Villain estis liberigita
- 1919: Ĉeĥoslovakio: ŝarĝaŭtomobilo Tatra aperis merkate
- 1923: Dua Pola Respubliko: Kartuzy iĝis urbo
- 1925: Funkciulo de Ŝtata Polico Józef Muraszko pafmortigis du oficirojn de la Pola Soldataro, komunistojn kondamnitajn al mortpuno (pro eksplodigo de pulvejo en la Varsovia Citadelo pro kio 28 personoj pereis kaj kelkdeko estis vunitaj) — ambaŭ estis survoje al pola-soveta landlimo, kie ili estis interŝanĝotaj kun poloj, reprezaliataj en Sovetunio
- 1928: Dispono de prezidento Ignacy Mościcki pri nova ŝtata devizo kaj vermiljono por polaj naciaj koloroj ekvalidis
- 1930: Pollando: unua registaro de Walery Sławek estis kreita
- 1930: Premiero de la unua pola sona filmo, bazita sur dramo La moralo de sinjorino Dulska de Gabriela Zapolska
- 1933: Kimra ĵurnalisto Gareth Jones publikigis raporton pri ekzisto de la Granda Malsato en Ukrainio en la jaroj 1932-1933
- 1936: Tria Regno: en referendumo Hitler ricevis 99% da voĉoj favore al okupado de Rejnlando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: SS-anoj pafekzekutis en Firlej 69 personojn, venĝo pro partizana agado de la taĉmento de Henryk Dobrzański; en distrikto Ostrów Wielkopolski polico arestis nokte de la 28/29-a de marto pli ol 300 polojn, venĝe pro devojigo de ŝarĝotrajno fare de nekonatoj
- 1941: "Libreja Informa Bulteno por Ĝenerala Gubernio" aperis germanlingve; en gulago en Kirova provinco mortis d-ro pri filozofio kaj literaturisto Stanisław Cywiński, arestita kun 300 reprezentantoj de la pola intelektularo de Vilno dum la unua soveta okupado de la urbo; "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato), aperanta en Skotlando publikigis vastan artikolon Ni havas du malamikojn: Same Germanio kiel Rusio konsideris Pollandon ĉefobstaklo en siaj ekspansiaj streboj, germanoj orienten, moskvanoj okcidenten. (...); fino de marbatalo ĉe kabo Matapan (la plej suda parto de Peloponezo); brita kaj aŭstralia ŝiparo venkis italan mararmeon; Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko: batalo de Kabo Tenaro finita - granda malvenko de la itala mararmeo; Orientafrika Fronto: afrika 11-a Infanteria Divizio konkeris Dire-Daŭo; en Vieno okazis staba konferenco pri atako al Jugoslavio; Usono promesis ampleksigi Lend-Lease al Jugoslavio
- 1942: Germanaj regopovoj faris novan administracian dividon de la pola Galicio laŭ distriktoj: Brzeżany, Czortków kaj Tarnopol en nuna Ternopila provinco, Kałusz, Kołomyja kaj Stanisławów en nuna Ivano-Frankivska provinco, vilaĝa Lvovo kaj Lvovo, Rawa Ruska, Kamionka, Sambor, Stryj, Złoczów kaj Drohobiĉ en nuna Lviva provinco; japana venko en batalo de Sumatro; Lubeko: post aeratako de Royal Air Force bruliĝis Marienkirche kaj detruiĝis kvinono de la Malnova Urbo
- 1943: Volinia masakro: bandita taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo, armita de germanoj, frumatene kruele masakris najbare polajn vilaĝojn Pendyki kaj Pieńki (proksime al Kostopil), ankaŭ pereis saviĝintaj de pogromo loĝantoj de alia pola setlejo Tomaszów — la sekvan tagon oni trovis 150 neidentigeblajn korpojn, komune entombigitajn; Kontraŭpolismo: ukrainaj naciistoj murdis 40 polojn en vilaĝo Halinówka (proksime al Lucko); Pola Rezistomovado: partizana taĉmento „Jędrusiów” kune kun Pola Enlanda Armeo frakasis germanan malliberejon en Mielec liberigante 126 enprizonigitojn; germana polico pafmortigis en Varsovio 21 personojn, en tio profesoron pri mikrobiologio Roman Nitsch, kaj dum enketado de Gestapo en Poznań sinmortigis literaturisto Stefan Balicki, partoprenanto de sekreta instruado; germana polico transportis judojn de Skopjo al ekstermejo Treblinka; Katin: germana militista unuo sub kontrolo de germana profesoro Gerhard Bhutz de Vroclava Universitato komencis eltombigadon de polaj oficiroj el amasaj tomboj malkovritaj februare - laŭ invito de germanaj regopovoj kaj konsento de la Pola Subtera Ŝtato partoprenis ĝin pola verkisto kaj publicisto Józef Mackiewicz; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon
- 1944: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Kołomyja, kaj trupoj de 1-a Ukraina Fronto Ĉernivcon; germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 150 personojn; nokte de la 29-a/30-a de marto taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis 56-140 polajn loĝantojn de la vilaĝo Wołczków apud Stanisławów; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Krasnystaw embuskis kontraŭ germanoj (8 ĝendarmoj pereis, el tio komandanto, oni malarmiligis 5 policanojn, unu pola soldato mortfalis kaj 2 vundiĝis), alia taĉmento de la areo bruligis ponton, apud Biała Podlaska embuske oni malarmigis 20 ĝendarmojn, kelkaj pereis, taĉmento de Hieronim Dekutowski malarmigis 12 soldatojn de Wehrmacht, kiuj konvojis forprenadon de brutaro; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 72 polinoj de Krakovo; Hinda Oceano: japana submarŝipo I-26 sinkigis la ŝipon "Richard Hovey" - ŝiprompiĝintoj estis murditaj; nokte RAF atakis Nurenbergon
- 1945: Norde de Braniewo trupoj de la 3-a Belorusa Fronto likvidis restaĵojn de germana 4-a Armeo - de la 13-a ĝis la 29-a de marto 46 448 militkaptitoj iris al mallibero; germanaj policanoj pafmortigis en Żywiec 5 personojn; de la 28-a/29-a de marto soveta aviado bombis Sopron; Slovakio: trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis Vráble, Komjatice, Šurany, Komárno; Hungario: trupoj de 3-a Ukraina Fronto ekregis Kapuvár, Kőszeg, Szombathely kaj transpaŝis landlimon kun Aŭstrio; Okcidenta Fronto: usona 7-a Armeo transiris la riveron Neckar, ties 49-a Infanteria Divizio eniris al Mannheim, usona 3-a Armeo finis likvidon de la malamiko el Frankfurto, kaj la 1-a finis ĉirkaŭigi Ruhr-regionon; 3-a Kirasita Divizio de usona 7-a Armea Korpuso marŝante al Paderborn atingis Brilon; 21-a Armea Grupo de 9-a Ameo ekregis Dorsten; brita 2-a Armeo atingis Beikelort kaj Stadtlohn; soveta registaro oficiale agnoskis la registaron de marŝalo Josip Broz Tito; surteriĝo de specialaj sabotaj trupoj de Usona Mararmeo antaŭ la batalo de Okinavo - en la sanga batalado usonaj aeraj unuoj perdis ĉirkaŭ 50 000 homojn, kaj la japanoj ĉ. 110 000 homojn
- 1945: Postmilita Pollando: fondita la 18-an de aŭgusto 1944, Pola-Sovetunia Komisiono pri esploro de la germanaj krimoj en koncentrejo Majdanek ĉesis labori; en Krakovo fondiĝis Komisiono pri Esploro de Germanaj-Naziaj krimoj en Aŭŝvico; en Olsztyn estis fondita Muzeo de Warmio kaj Mazurio
- 1945: Zuriko: kun la premiero de Nun ili denove kantas la teatraĵo de Max Frisch estis unuafoje prezentita
- 1947: En Madagaskaro komenciĝis kontraŭfranca ribelo
- 1951: Usonaj komunistoj Ethel kaj Julius Rosenberg estis pro spionado favore al Sovetunio kondamnitaj je mortpuno
- 1952: Kinfaradejo estis fondita en Vroclavo - unu el la plej grandaj en Pollando
- 1956: Sovetiaj sciencistoj prezentis en Londono unuan elektronan mikroskopon
- 1959: Premiero de la usona komedio Iuj preferas ĝin varman, reĝisorita de Billy Wilder
- 1959: En aviada katastrofo en Centr-Afrika Respubliko pereis prezidento Barthélemy Boganda
- 1960: La 5-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1969: La 14-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Madrido
- 1971: Usona krimulo Charles Manson kaj liaj kunlaborantoj estis mortkondamnitaj
- 1973: Vjetnama milito: la lastaj usonaj taĉmentoj forlasis Vjetnaman respublikon — entute pereis 930 000 soldatoj de Nord-Vjetnamio, 180 000 de Sud-Vjetnamio kaj 45 000 usonanoj
- 1974: Ŝenŝjio: malkovro de Terakota Armeo apud sarkofago de la unua imperiestro de Ĉinio Qin Shihuangdi
- 1982: Kanada Akto estis aprobita de la Parlamento de Unuiĝinta Reĝlando
- 1983: Tekokomputilo eniris merkaton en Usono
- 1985: Katolikismo: la 1-a Monda Junulara Tago komenciĝis en Romo
- 1989: Parizo: inaŭguro de la piramido de Luvro
- 1992: Milito pri Ĉednestrio: la 14-a armeo de la Armitaj fortoj de Rusio intervenis flanke de separistoj la internan militon en Ĉednestrio (Moldavio)
- 1995: Pollando: Konsilio pri Etiko de Amaskomunikiloj fondiĝis - laŭ iniciato de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
- 1998: Portugalio: malfermo de la plej longa en Eŭropo Ponto Vasco da Gama trans la rivero Taĵo
- 1999: Himalajo: la plej forta tertremo depost pli ol 90 jaroj okazis en Utar-Pradeŝo, mortigante ne malpli ol 100 homojn en la nuna Utarakando
- 2004: Eksaj membroj de Varsovia Traktato, Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO
- 2004: Irlando kiel unua en la mondo enkondukis malpermeson fumi en manĝejoj
- 2006: Plena suna eklipso videbla en Norda Afriko, Turkio kaj Kazaĥio
- 2006: Ismail Hanija iĝis ĉefministro de Palestina Aŭtonomio
- 2006: Eksprezidento de Liberio Charles Taylor estis arestita
- 2008: Sur flughavenoj ekfunkciis Traktato de Schengen
- 2010: Metroo de Moskvo: du atencoj per sinmortigo okazis fare de islamistoj — pereis 39 personoj, 102 estis vunditaj (pli frue sangaj eventoj en Rusio estis en 2002 kaj 2004)
- 2011: 65 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis dum rekonkero de okupita de ribelantoj sidejo de lokaj regopovoj en Tikrit (norda Irako)
- 2011: NASA-kosmosondilo MESSENGER sendis unuan foton de Merkuro
- 2014: Andrej Kiska iĝis prezidento de Slovakio
- 2015: Islom Karimov denove iĝis prezidento de Uzbekio
- 2015: Post prezidenta baloto en Niĝerio kaj elekto de Muhammadu Buhari opozicio unuafoje transprenis la regopovon
- 2017: Briteliro: ĉefministro Theresa May komencis retiriĝon de Britio el Eŭropa Unio
- 2022: Ŝtata entombigo en kripto de la Nacia Panteono en Krakovo de la pola mondfama komponisto Krzysztof Penderecki - prokrastita pro la kronvirusa pandemio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 34-a tago de la rusa agreso: Pasinttage Ukraina Aer-Armeo paffaligis 17 aercelojn; urbestro de Mariupolo: en sieĝata urbo pereis preskaŭ 5 mil personoj, inkluzive de 210 infanoj; ĉefo de Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ukrainio post supozata provo de venenigo de 3 personoj dum traktado diris: la traktantoj devas ne manĝi, ne trinki kaj ne tuŝi surfacon dum interparoloj kun rusoj — fronte de la delegitaro en Istanbulo estos Oleksij Reznikov kaj Miĥajlo Podoljak; post la interparoloj en Istanbulo rusoj limigos sian aktivevon ĉirkaŭ Kievo kaj Ĉernihivo; de la militkomenco al Ukrainio revenis 510 mil ukrainoj (ĉ. 75-80% estis viroj); ĝis nun rusoj detruis pli ol 60 templojn kaj sanktejojn; en la batalo pri Irpin pereis beloruso batalanta flanke de Ukrainio en belorusa bataliono; rezulte de raketa atako al la sidejo de administracio en Mikolajivo 12 personoj pereis, 22 estis vunditaj; aperis lasta numero de opozicia "Novaja gazeta" kun la kovrilo: "RUSIO. BOMBARDAS. UKRAINION"; Dmitro Kuleba alvokis ĉiujn landojn por leĝe malpermesi uzon de la simbolo "Z", per kiu estis markitaj armeaj veturiloj partoprenantaj la invadon, kaj sur privataj aŭtoj estis uzata por apogi la rusan agreson; 70 personoj, pacientinoj kaj medicina skipo, el pornaska malsanulejo en Mariupolo devige forveturigitaj al Rusia Federacio;
- Mondreago: BBC: Ĉiu kvina mortigito, pri kiu informas Rusio, estas oficiro, kaj plimulto de mortigitaj rusaj soldatoj estas paraŝutistoj; dana bierfarejo Carlsberg forlasas Rusion; rusoj ĝis nun forkaptis ĉ. 30 reprezentantojn de lokaj regopovoj, aktivuloj kaj ĵurnalistoj — sume ĉ. 40 mil ukrainaj civitanoj estis perforte forveturigitaj al Rusio kaj Belorusio; Rusio forigis 10 diplomatojn el Litovio, Latvio kaj Estonio - responde al agnosko de rusaj diplomatoj personoj ne dezirataj fare de Baltaj landoj; Belgio, Nederlando, Irlando kaj Ĉeĥio forigas sume 43 rusajn diplomatojn; Novaĵagentejo Bloomberg suspektas sian agadon en Rusio kaj Belorusio, Johnson & Johnson suspektas liveron de siaj produktoj pri perona higieno; forta atako de retpiratoj detruis infrastrukturon de rusa trafikflugejo; alvoko de Pollando kaj Germanio al EU: Po 1000 eŭroj por ĉiu rifuĝinto el Ukrainio (Pollando malgraŭ akcepto de pluraj milionoj de virinoj kaj infanoj ricevis nenion); en rusa Belgorodo okazas eksplodoj de magazenoj kun municio
- 2023: 399-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusia armeo pripafis 4 regionojn de Ĥarkiva provinco; ukraina armeo rebatis 57 sturmojn kaj paffaligis bombaviadilon Su-24M; 610 rusiaj soldatoj pereis; oni identigis ruson, kiu rekomendis bomban atakon al la teatro en Mariupolo, kie kaŝiĝis centoj da homoj; Centro de Nacia Rezisto pretigis mapon kun 45 tendaroj de "reedukado" de ukrainaj infanoj, kaj 12 armeaj;
- Mondreago: Patro de 12-jara filino, pro kontraŭmilita desegno de la knabino farita en lernejo, estis kondamnita de juĝejo apud Tula al 2 jaroj de punkolonio, la filino sendita al orfejo; arkitekto el Sankt-Peterburgo estis kondamnita al 5,5 jaroj da mallibero pro kontraŭmilitaj enskriboj en sociaj retejoj; rusa ambasadoro en Svedio minacas, ke post ties eniro al NATO ĝi estos rajtigita celo por la rusa venĝo — la ambasadoro estis vokita por ricevi proteston kontraŭ enmiksiĝo al la procedo de eniro al NATO; Kanado ĉi-jare pruntos al Ukrainio 1,9 mld da dolaroj; usona Cargill somere ĉesos eksporti grenon de Rusio; Britio: Rusio perdis pli ol 220 000 soldatojn mortigitajn kaj vunditajn, kaj ties monataj perdoj estas 35 fojojn pli grandaj ol en Afganio
Naskiĝoj
- 1187: Arturo la 1-a (Bretonio), nevo de Johano (Anglio) (m. 1203)
- 1281: Castruccio Castracani, itala kondotiero kaj duko de Lucca (m. 1328)
- 1468: Karlo la 1-a de Savojo, princo de Savojo kaj Piemonto (m. 1490)
- 1484: Johann Spangenberg, germana protestantisma predikisto, superintendanto, reformisto kaj pedagogo (m. 1550)
- 1553: Vicencos Kornaros, kreta poeto verkinta epopeon Erotokritos en kreta dialekto de la greka lingvo (m. ĉirkaŭ 1613)
- 1561: Santorio Santorio, itala kuracisto esplorinta metabolon, fizikisto kaj inventisto eltrovinta akvoliton (m. 1636)
- 1735: Johann Karl August Musäus, germana verkisto kaj literaturkritikisto (m. 1787)
- 1747: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1822)
- 1759: Alexander Chalmers, skota verkisto kaj eldonisto, aŭtoro de biografia vortaro (m. 1834)
- 1769: Marŝalo Soult, franca politikisto, militisto de Napoleonaj Militoj, ĉefministro de Francio (m. 1851)
- 1787: Carl Sprengel, germana agronomo, pioniro pri uzo de sintezaj sterkoj (m. 1859)
- 1788: Karlo Maria Isidro de Burbono, hispana nobelo, unua karlista pretendanto al la hispana trono (m. 1855)
- 1790: John Tyler, prezidento de Usono (1841-45), konata de la anekso de Respubliko Teksaso (m. 1862)
- 1801: József Torma, hungara historiisto kaj politikisto (m. 1864)
- 1807: Wincenty Gostkowski, pola juristo, horloĝisto kaj entreprenisto (m. 1884)
- 1807: Karoline Bauer, germana aktorino (m. 1878)
- 1816: Tsultrim Gyatso, la 10-a dalai-lamao de tibeta budhismo el la skolo Gelugpao (m. 1837)
- 1819: Edwin Drake, usona naftoindustria entreprenisto borinta unuan en la mondo funkciantan naftoputon en Pensilvanio (m. 1880)
- 1826: Wilhelm Liebknecht, germana socialdemokrato (m. 1900)
- 1832: Julius Mařák, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto, influita de la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1899)
- 1832: Theodor Gomperz, aŭstra klasika filologo (m. 1912)
- 1842: Géza Entz, hungara biologo, zoologo, profesoro, filo de Ferenc Entz (m. 1919)
- 1861: Francesco Barbèri, itala ŝtatoficisto kaj esperantisto el Romo (m. 1930)
- 1864: Joseph Noulens, franca politikisto, prezidanto de arbitracia komisiono dum la pola-ukraina milito (m. 1944)
- 1869: Aleš Hrdlička, usona kuracisto kaj antropologo, esploristo de indianoj kaj ilia deveno, subtenanto de la Universitato de Karolo (m. 1943)
- 1872: Henry William Hetzel, usona instruisto pri arto, esperantisto el Pensilvanio, kiun li oficiale reprezentis dum UK 1912, UK 1914 kaj UK 1930, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1951)
- 1873: Tullio Levi-Civita, itala matematikisto, esploristo de tensoroj, disĉiplo de Gregorio Ricci-Curbastro, konata de la simbolo de Levi-Civita (m. 1941)
- 1874: Ferenc Szolga, hungara/rumania hungara mineralogo, instruisto (m. nekonata)
- 1885: Max Wießner, germana eldonisto kaj ĵurnalisto (m. 1946)
- 1885: Dezső Kosztolányi, hungara verkisto, poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1936)
- 1892: József Mindszenty, hungara kardinalo apoginta hungaran revolucion, 15-jara fuĝinto al usona ambasedo en Budapeŝto (m. 1975)
- 1895: Ernst Jünger, germana verkisto (m. 1998)
- 1896: Wilhelm Ackermann, germana matematikisto, konata de la Akermana funkcio (m. 1962)
- 1899: Lavrentij Berija, soveta politikisto, ĉefo de NKVD, ekzekutita (m. 1953)
- 1900: Kázmér Géza Werner, hungara verkisto, teatra reĝisoro (m. 1985)
- 1900: Vilmos Pröhle, rumania hungara verkisto, poeto, grafikisto (m. nekonata)
- 1902: Marcel Aymé, franca verkisto (m. 1967)
- 1905: Jenő Rejtő, hungara humura verkisto (m. 1943)
- 1908: Ernő Grünbaum, rumania hungara pentristo (m. 1945)
- 1910: József Kecskés, rumania hungara ekonomikisto kaj ekonomihistoriisto (m. nekonata)
- 1920: István Hegyi, rumania hungara ĵurnalisto, muzikkritikisto
- 1923: Laŭlum, ĉina esperantisto, tradukisto kaj verkisto, kontribuinta al fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redaktado de "El Popola Ĉinio", esperantiginta i.a. la romanojn Frosta Nokto kaj Ĉe akvorando, kaj la novelon Aŭtuno en la Printempo, membro de la Akademio de Esperanto, konata de la 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (m. 2012)
- 1929: Lennart Meri, estona verkisto, la unua prezidento de Estonio (m. 2006)
- 1930: Anerood Jugnauth, ĉefministro kaj prezidento de Maŭricio (m. 2021)
- 1937: Gordon Milne, angla futbalisto, membro de la angla nacia teamo de futbalo
- 1939: Terence Hill, itala naĝisto kaj aktoro, rolinta en la filmo Winnetou II
- 1940: Astrud Gilberto, brazila kantistino de ĵazo
- 1941: Renato Corsetti, itala lingvisto, esperantologo kaj interlingvisto, prezidanto de TEJO kaj UEA, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kontribuinto al Studadsesioj de AIS, membro de la Akademio de Esperanto
- 1943: John Major, ĉefministro de Britio
- 1943: Vangelis, greka komponisto, kreinto de elektronika muziko kaj de filma muziko (m. 2022)
- 1945: Gábor Simon, rumania hungara flutisto, direktoro de hungara operejo de Kluĵo
- 1948: Kázmér Kurta, rumania hungara pentristo
- 1950: Mory Kanté, gvinea kantisto (m. 2020)
- 1953: Danny Elfman, usona komponisto kaj kantisto
- 1957: Christopher Lambert, usona aktoro
- 1960: Anna Elisabeth Rosmus, germana verkistino kaj historiistino
- 1963: Elle Macpherson, aŭstralia aktorino kaj fotomodelo
- 1964: Zsuzsanna Nagy, rumania hungara kuracistino
- 1964: Árpád Daradics, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1965: Paraskevi Patoulidou, greka atletikistino
- 1968: Lucy Lawless, novzelanda aktorino
- 1974: Goro Christoph Kimura, japana lingvisto, redaktoro de simpozia lernolibro pri interlingvistiko, kontribuanto al omaĝaj libroj La arto labori kune kaj En la mondon venis nova lingvo
- 1979: Ferenc Jámbor, rumania hungara reklamgrafikisto
- 1984: Mohamed Bouazizi, tunizia vendisto, kies sinbruligo kaŭzis tunizian ribelon (m. 2011)
Mortoj
- -87: Wu Di, imperiestro de Ĉinio el dinastio Han (n. -156)
- 1058: Stefano la 9-a, papo, adepto de fraŭleco, murdita (n. 1020)
- 1519: Francesco la 2-a Gonzaga, itala kondotiero, markizo de Mantovo (n. 1466)
- 1612: István Szamosközy, hungara verkisto pri historio de Hungario (n. 1570)
- 1697: Nikolaus Bruhns, germana komponisto de la Nordgermana orgenskolo kaj orgen- kaj violon-virtuozo (n. 1665)
- 1772: Emmanuel Swedenborg, sveda sciencisto, teologo, filozofo, viziulo kaj mistikulo, interpretisto de Biblio, enestanta en la Indekso de malpermesitaj libroj (n. 1688)
- 1778: Charles Wesley, kunfondinto de Metodismo-movado (n. 1707)
- 1792: Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio fondinta Svedan Akademion (n. 1746)
- 1794: Nicolas de Condorcet, franca filozofo, matematikisto kontribuinta al infinitezima kalkulo, politikisto kaj politologo, pioniro de feminismo de la unua ondo (n. 1743)
- 1803: Gottfried van Swieten, nederlanda diplomato kaj mecenato de komponistoj (n. 1733)
- 1822: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1747)
- 1852: Sámuel Méhes, hungara instruisto, verkisto, akademiano (n. 1795)
- 1863: Józef Lompa, pola instruisto, poeto kaj publicisto, pioniro de la nacia renaskiĝo en Supra Silezio (n. 1797)
- 1870: Paul Émile Botta, franca arkeologo kaj konsulo en Aleksandrio, Mosulo kaj Tripolo, malkovrinta palacon de Sargon la 2-a (n. 1802)
- 1878: Albrecht Wolters, germana verkisto kaj historiisto
- 1891: Georges Seurat, franca postimpresionisma pentristo (n. 1859)
- 1896: Leó Frankel, hungara komunista revoluciulo (n. 1844)
- 1903: Pista Dankó, hungara komponisto, violonisto (n. 1858)
- 1905: Pál Böhm, hungara pentristo, la unua majstro de László Paál (n. 1839)
- 1911: Alexandre Guilmant, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1837)
- 1912: Robert Scott, brita esploristo de Antarkto (n. 1868)
- 1924: Charles Villiers Stanford, brita komponisto (n. 1852)
- 1930: Anton Bettelheim, aŭstra literaturhistoriisto kaj juristo
- 1932: Mihály László, hungara instruisto kaj verkisto okupiĝanta pri Bukovino, kunfondinto de Societo Petőfi (n. 1849)
- 1937: Karol Szymanowski, pola komponisto, pianisto, pedagogo, apartenanta al la grupo de komponistoj el Juna Pollando (n. 1882)
- 1939: Gerardo Machado, prezidento de Kubo konstruinta Kapitolon de Havano (n. 1871)
- 1945: Sándor Ferenczy, rumania hungara biologo (ornitologo) (n. 1901)
- 1950: József Gabriel, rumania hungara kaj germana presisto, publicisto, redaktoro (n. 1862)
- 1959: Barthélemy Boganda, unua ĉefministro de Centr-Afrika Respubliko (n. 1910)
- 1964: László Viski Balás, hungara pentristo kaj instruisto (n. 1909)
- 1970: Anna Louise Strong, usona ĵurnalistino (n. 1885)
- 1970: Lev Kuleŝov, soveta kinisto kaj kinteoriisto, kunfondinto de VGIK, Popola artisto de Sovetunio (n. 1899)
- 1975: Gerhard Kirchner, germana orgenkonstruisto (n. 1907)
- 1976: Lajos Dálnoki Veress, hungara general-kolonelo, verkisto, kontraŭkomunisto (n. 1889)
- 1977: Eugen Wüster, aŭstra industriisto, leksikografo, fondinto de la scienco pri terminologio, enkondukinto de la termino esperantologio kaj planlingvo, kontribuinta al la moderna informa socio kaj Internacia Organizaĵo por Normigado, prilaborinto de Zamenhof-Radikaro kaj de Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, kies arkivaĵoj estas en la Universitato de Vieno (n. 1898)
- 1982: Carl Orff, germana komponisto kaj dirigento, konata kiel muzikedukisto kaj aŭtoro de la verko Carmina Burana (n. 1895)
- 1992: Paul Henreid, aŭstra-usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo Amkanto (n. 1905)
- 1998: Stanisław Świstak, pola oficisto, aktivulo de Esperanto-movado en Pollando el Krakovo, kunlaboranto de Skolta esperanto-movado, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj organiza gvidanto de UK 1987 en Varsovio, ĉiĉerono al Esperanto-kongresoj kaj direktoro de Esperantotur-filio, membro de la Estraro de UEA pri informado kaj turismo, distingita kiel Merita Esperantisto (n. 1941)
- 2001: Helge Ingstad, norvega verkisto kaj esploristo, malkovrinto de vikinga setlejo L'Anse aux Meadows en Novlando (n. 1899)
- 2001: John Lewis, usona ĵaza pianisto kaj komponisto (n. 1920)
- 2002: Dániel Veress, hungara literaturhistoriisto, dramverkisto (n. 1929)
- 2012: Sándor Fodor, rumania hungara verkisto (n. 1927)
- 2013: Enzo Jannacci, itala kantaŭtoro, komponisto, ĵazpianisto, aktoro (n. 1935)
- 2016: Nil Gileviĉ, belorusa verkisto, poeto, politikisto kaj tradukisto en la belorusan lingvon de slavaj verkoj (n. 1931)
- 2016: Patty Duke, usona teatra, filma kaj televida aktorino (n. 1946)
- 2017: Aleksej Abrikosov, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri fiziko de solidoj kaj kiamaniere magneta flukso trapenetras superkonduktantojn (n. 1928)
- 2019: Dieter Schlesak, rumanlanda germanlingva verkisto (n. 1934)
- 2020: Krzysztof Penderecki, pola komponisto, dirigento, muzikpedagogo kaj avangardisto (n. 1933)
- 2020: Hans Erasmus, nederlanda esperantisto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 29-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|