Johann Karl August MUSÄUS (naskiĝinta la 29-a de marto 1735 en Jena, mortinta la 28-a de oktobro 1787 en Vajmaro) estis germana verkisto kaj literaturkritikisto. Kiel skribinto de satiraj romanoj kaj kiel kritikisto li reprezentis la pensojn de germana malfrua racionalismo. Li famiĝas per la kolekto de fabeloj Volksmährchen der Deutschen (1782-1786, kvin partoj).
La filo de juĝisto finstudis teologion kaj ekokupiĝis pri klasika filologio. En anonime aperinta leterromano Grandison der Zweite (1760-1762; poste prilaborite sub la titolo Der deutsche Grandison, 1781/82) li primokis la literaturan modon de la anglaj virtoromanoj.
En 1763 li iĝis edukisto ĉe la kortego de Vajmaro, ekde 1769 li estis samloke profesoro ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. Jam ekde 1766 li kunlaboris ĉe de Friedrich Nicolai eldonita Allgemeine deutschen Bibliothek.
La romano Physiognomische Reisen (1778/79) ege furoris: tie li kritikis la karakterigadojn de Lavater kaj la kulton pri geniuloj de la epoko Sturm und Drang. Eldonante la fabelaron Volksmährchen der Deutschen li montris la kapablon skribi laŭ la plaĉo de la legantaro kaj sukcesi. La kvin volumoj kun legendoj, sagaoj kaj fabeloj estis unu el la furorlibroj en la lasta kvarono de la 18-a jarcento.
Admiris lian humurplenan skribostilon ekzemple Christoph Martin Wieland aŭ Jean Paul, kie kunfandiĝas burĝa idileco kaj satiraj aludoj. La fabelokolekto provokis multajn imitantojn. Ŝuldas multon al Musäus i.a. la romantika artefarita fabelo (i.a. Achim von Arnim, Clemens Brentano), la kolekta agado de la Fratoj Grimm, la opera literaturo (ekz. Rübezahl de Carl Maria von Weber aŭ Rolands Knappen de Albert Lortzing.)
Dum la lastaj vivojaroj Musäus intencis eldoni novelaron en pluraj volumoj: ilia unua volumo aperis ankoraŭ en la 1787-a jaro sub la titolo Straußfedern.
Fischer, Cornelia. „Musäus, Johann Karl August." Microsoft Encarta 2007 [DVD].