Ĉi tiu artikolo temas pri
Carl Maria von Weber. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Weber.
Carl Maria VON WEBER (naskiĝis la 18-an de novembro 1786, en Eutin, Holstinio, kaj mortis la 5-an de junio 1826, en Londono, Anglio) estis germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto. Li estis unu el la unuaj multsignifaj komponistoj de romantismo. Liaj maturaj operoj havIs grandan influon sur postaj germanaj komponistoj, inkluzive de Marschner, Meyerbeer, kaj Wagner; liaj komponaĵoj por piano influis tiujn de Mendelssohn, Chopin, kaj Liszt. Lia plej konata verko, Der Freischütz, restas inter la plej gravaj germanaj operoj.
Vivo
Li estis kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li ricevis muziklecionojn en Munkeno ĉe Michael Haydn, kaj poste en Vieno ĉe Joseph Haydn.
En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.
Verkaro
Operoj
- Die Macht der Liebe und des Wiens (1798) senprezenta
- Das Waldmädchen (1800)
- Peter Schmoll und seine Nachbarn (1803)
- Rübezahl (1805) senprezenta
- Silvana (1810)
- Abu Hassan (1811)
- Der Freischütz (1821)
- Die drei Pintos (1821/2) senfinita; kompletigis en 1888 je Gustav Mahler
- Euryanthe (1823)
- Oberon (1826)
Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.
Sakralaj verkoj
- Missa sancta n-o 1 en E♭, J.224 (1818)
- Missa sancta n-o 2 en G, op. 76, J. 251 (1818–19)
Simfonioj
- N-o 1 en C, Op. 19. J. 50 (1812)
- N-o 2 en C. J. 51 (1813)
Konĉertaj verkoj (elektaĵoj)
- Fagota Konĉerto (1811)
- Klarneta Konĉerto N-o 1 (1811)
- Klarneta Konĉerto N-o 2 (1811)
- Konĉertino por Klarneto (1811)
- Konĉertino por Korno kaj Orkestro (1815)
- Konzertstück (1821)
Ĉambraj muzikoj (elektaĵoj)
- Klarneta Kvinteto (1811)
- Grand Duo Concertant (1816)
- Trio en G-minoro (1818–1819)
Pianomuzikoj (elektaĵoj)
- Pianosonato n-o 2 (1816)
- Invito al la Danco (1819)