En la 9-a jarcento, ekde la duko Branimir memstara lando, ekde 925 reĝlando (la unua reĝo Tomislav). Ekde 1102 parto de Kroat-Hungara reĝlando (sub hungara dinastio, sed kroatio ĉiam egalrajta al hungara parto de la ŝtato). En la 15-a jarcento Kroation atakadis turkoj (otomana ŝtato). Post 100 jaroj da defendaj militoj, Kroatio ne sukcesis defendi sian teritorion - 80% konkeris turkoj. Ili konkeris ankaŭ pli ol duonon de Hungario. Ambaŭ reĝlandoj akceptis en 1527 aŭstrian dinastion Habsburg, ĉar sole tiu povis helpi en defendo de la restinta teritorio kaj en eventuala liberigo de la jam perdita. En 1918, post la unua mondomilito kaj disfalo de Aŭstrio-Hungario, Kroatio ne sukcesis memstariĝi. La eventoj ĝin pelis al unio kun Serbio al komuna sudslava ŝtato. Do Kroatio estis ekde 1918 parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929Jugoslavio). Sub serba premo kaj ekonomia ekspluatado, kaj poste eĉ teroro kaj diktaturo, kroatoj volis forlasi la union, sed ne povis. Tial en 1941 ili akceptis esti dum la dua mondmilito marioneta ŝtato, kontrolata de Nazia Germanio kaj Faŝisma Italio. La ŝtato ne estis stabila, la registaro diktatoreca, premata de Germanio kaj eĉ pli de Italio. Krome estis ribeloj serba kaj komunista, kiuj minacis la kroatian sendependecon. Post malvenko de Germanio, la aliancanoj ne permesis ke Kroatio restu sendependa, sed permesis, ke jugoslaviaj komunistoj revenigu ĝin en Jugoslavion. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. Sed nacia konflikto inter serboj kaj kroatoj restis, kaj finfine en 1990 kroatio deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion. Serbio ne volis simple lasi la aferon, tial sekvis konflikto kun Serbio, en kiu Kroatio post granda peno sukcesis sin defendi. En 1992Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
Bazaj faktoj
Loĝantaro: 4.284.889 (censo 2011), 4.437 460 (censo 2001), laŭ la censo de 2011 inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉeĥoj 0,24%, ...Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
Medicina helpo : Medicina helpo kaj medikamentoj: Medicinaj servoj de multaj landoj havas kun Kroatio kontraktojn pri medicina helpo al siaj civitanoj, kiuj portempe restadas en Kroatio. La civitanoj de Eŭropa Unio kunportu Eŭropan karton de medicina asekuro (European Health Insurance Card). Se vi uzas preskribitajn medikamentojn, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina aŭ eventuale en la angla aŭ germana lingvoj. Grava telefonnumero: Kroatio uzas unuecan numeron 112 por ĉiuj urĝaj servoj (polico, fajrobrigardistoj, medicina helpo ktp.), uzeblan senpage el ĉiuj publikaj telefonaj retoj[1].
Valuto
Kroatio troviĝas en eŭrozono ekde la 1-a de januaro2023. Antaŭe, ĝia nacia valuto estis kunao (nacilingve: kuna, kodo: HRK), kiu konsistis el 100 lipaoj (nacilingve: lipa). Unu kunao valoras 0,133 eŭroj.
Monŝanĝo
Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en ĉiuj bankoj, memstaraj monŝanĝejoj kaj pluraj poŝtoficejoj kaj hoteloj. Konsilindas kunporti eŭrojn, kiuj estas la oficiala valuto, aŭ internaciajn bank- kaj kredit-kartojn, kiuj uzeblas multloke.[1]
Monero kun teksto en Esperanto
En 1997 Kroatio eldonis 25-kunaan moneron kun Esperanta teksto honore al la unua kongreso de kroataj esperantistoj. Kvankam ĝi validas kiel regula mono, en la cirkulado ĝi malofte troviĝas pro sia numismatika valoro.[1]
Vetero
Vetero: Kroatio situas sur la 45-a paralelo de la norda geografia latitudo, pro kio ĝia klimato en la interno de la lando estas plejparte modere kontinenta, ĉe la maro mediteranea kaj en pli altaj regionoj montara. En la landinterno la mezaj temperaturoj dum julio kaj aŭgusto estas ĉirkaŭ 28 gradoj, la someroj estas ĝenerale sekaj kaj tre varmaj, kvankam la ĝeneralaj klimataj ŝanĝoj povas alporti surprizajn efikojn. Konsilindas uzi kutimajn somerajn vestojn el naturaj materialoj. Publikaj lokoj ĝenerale ne estas bone klimatizitaj[1].
Dalmata hundo[2] (kroateDalmatinac) estas hundraso kaj iela simbolo el Kroatio.[3][4] Ĝi ŝuldas sian nomon al la historia regiono Dalmatio. Ties ĉefa karaktero estas ilia senegala hararo makulita nigre surblanko. Vidu ankaŭ supre en la artikolo (Monero kun teksto en Esperanto).
Esperanto en Kroatio
En februaro 2019 de la respubliko Kroatio la lingvo Esperanto estis rekonita kiel nemateria kultura heredaĵo.[5]