Stefano la 1-a (Hungario) fondis episkopejon en 1004. La komunumo dum la tatara (1241) kaj turka eraoj senhomiĝis, sed ekde la sekva jaro ĝi tuj rekonstruiĝis. Dum la hungara renesanco (Matiaso la 1-a (Hungario)) Vác estis ne nur eklezia, sed ankaŭ arta, komerca kaj scienca centroj. Ekde 1544 ĝis 1686 la turkoj dominadis en la urbo, sed en tiu periodo okazis ankaŭ hungaraj periodoj. Sekvis la baroka rekonstruo, precipe la eklezio estis la motoro. Epidemio pri pesto okazis en 1740. Maria Tereza vizitis la urbon en 1764, honore al ŝi triumfarko konstruiĝis, kiu estas unusola en Hungario. Dum la unua parto de la 19-a jarcento la vaporŝipo kaj la vaportrajno (1846) ekfunkciis en Vác. Poste la fervoja linio daŭriĝis al Bratislavo. Dum la Hungara revolucio de 1848 apud Vác okazis dufoje bataloj. En 1855 malliberejo ekfunkciis. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo kaj konsilantrajta urbo. Post la 1-a mondmilito la lernejoj estis evoluitaj.
Dum la socialisma erao oni fondis grandajn uzinojn. La plej menciinda estas uzino pri cemento, kiu draste poluis la urbon. Nuntempe katolika altlernejo estis fondita.
La urbo havas elstaran futbalan kaj manpilkan klubojn.
Esperanto
Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaroBörzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.