Belvedero, belvidejo,[1]elrigardoturo estas turo, kiu konstruiĝis por vidi la tutan panoramon en 360 °. Ĝi havas ĉefe turisman celon kaj uzon. Belvidaj turoj konstruiĝas ekzemple el ŝtono, ligno, betono aŭ, fero. Ilia nombro grandiĝis precipe depost invento de lifto.
Simila konstruaĵo estas gardoturo, sed ĝin ĝenerale ne rajtas viziti civiluloj.
Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaroBörzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.
↑Laŭ Francisko AzorínBelvedero estas Alte starigita konstruaĵo en ĝardebo, kamparo, por admiri paronamon. Belvidejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35. Kaj li indikas etimologion el latina bellus + vedere (belo vidi). Azorín, samloke.