Veľká nad Ipľom, hungare Vilke estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio .
Veľká nad Ipľom situas en la plej griza parto
ISO
Veľká nad Ipľom situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ (kiu estas ankaŭ la hungara landlimo , kontraŭe Ipolytarnóc troviĝas), laŭ flankovojoj . Lučenec troviĝas je 8 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1238 en formo "Vilika" . Inter 1554 -1593 la vilaĝanoj pagis imposton al la Osmana Imperio , poste ĝi senhomiĝis. La rehomiĝo okazis proksimume en 1680 . En 1715 oni komputis tie 4 slovakajn kaj unu hungaran familiojn , post 5 jaroj 5 hungarajn familiojn. En 1730 incendio okazis. En 1828 loĝis tie 793 vilaĝanoj en 107 domoj . En 1831 pro ĥolero mortis 150 da vilaĝanoj. En 1841 uzino pri sukero ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vilke 1029 homoj , (905 hungaroj , 112 slovakoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando , al Nógrád (reĝa departemento) , al distrikto de Losonc , poste al Ĉeĥoslovaka respubliko . En 1924 kazerno kaj doganejo konstruiĝis en Veľká nad Ipľom. Inter 1938 -1945 Vilke rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario . En 1945 la germanoj eksplodis la ponton . Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš . Inter 1973 -1990 Veľká nad Ipľom apartenis al Trenč . Ekde 1993 ili apartenas al Slovakio . En 2001 vivis en Veľká nad Ipľom 908 homoj, (463 hungaroj, 408 slovakoj). Por la hungaraj infanoj bazlernejo funkcias.
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj