Mýto pod Ďumbierom (hungare Vámos [vAmoŝ], germane Mauth) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno.
Situo
Mýto pod Ďumbierom situas en valo, laŭ ĉefvojo Liptovský Hrádok-Brezno. La lasta urbo troviĝas 10 km.
Historio
La vilaĝo fondiĝis por doganprena loko en la 15-a jarcento. La unua mencio devenis el 1696 en formo "Mito". Baldaŭe la loĝantoj minadis diversajn ercojn. En 1828 vivis tie 678 homoj en 90 domoj. En 1910 loĝis en Vámos 1068 homoj, (1023 slovakoj, 31 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Vámos apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Breznóbánya, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Mýto pod Ďumbierom 556 homoj (547 slovakoj, po 3 ukrainoj kaj ĉeĥoj, 2 rutenoj, unusola polo).
Vidindaĵoj
Famuloj
Apud la vilaĝo dum montogrimpado mortis tragike pentristo Zoltán Palugyay.