Revúca, hungare Nagyrőce, germane Gross-Rauschenbach estas urbo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Revúca, kies distriktejo estas. la slovaka historia nomo estis Veľká Revúca.
Situo
La urbo situas en valoj de rojoj Muráň, kaj aliaj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Jelšava-Muráň. Rimavská Sobota troviĝas 50 km. Revúčka, hungare Kisrőce, germane Klein-Rauschenbach iam estis memstara vilaĝo, nun apartenaĵo de Revúca, kie troviĝas katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo.
Historio
Germanoj fondis la komunumon en la 13-a jarcento, la unua mencio devenis el 1357 en formo Nagy Reucze. La setlejo iĝis centro de la feroindustrio, en 1566 8 fandofornoj funkciis. Post unu jaro la vilaĝo ricevis rangon urbo, sed aperis ankaŭ turkoj, kiuj suferigis la loĝantaron ĝis 1690. Poste formiĝis diversaj korporacioj. Ekde 1862 la urbo iĝis centro de la slovaka nacia movado, tial la hungaroj malpermesis funkciadon de slovaklingva gimnazio. En 1910 loĝis en Nagyrőce 1925 da homoj, (1000 hungaroj, 884 slovakoj). La urbo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 1963 Revúca ricevis la rangon urbo kaj ekde 1996 denove iĝis distriktejo.
Vidindaĵoj
Famuloj
En iama Nagyrőce naskiĝis hungara ministro Tihamér Fabinyi.
Ĝemelurboj
Kazincbarcika, Hungario
Litovel, Ĉeĥio
Uster, Svislando