Potok (hungare Dobrapatak) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La slovaka potok kaj la hungara patak signifas: rojo.
Potok situas sub monto 511 m alta, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Rimavská Sobota troviĝas 33 km.
En 1910 loĝis en Dobrapatak 179 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Ratková, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Potok 44 da homoj, (escepte 7 ciganojn ĉiuj slovakoj).