Breznička (hungare Ipolyberzence [ipojberzence], germane Bersentz/Bresnitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Breznička situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Tie disiĝas la fervojo el Lučenec al Poltár kaj Katarínska Huta. Lučenec troviĝas je 12 km.
En la 9-a jarcento slava fortikaĵo estis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1279 laŭ tiama hungara ortografio "Berzenche". En 1828 loĝis tie 205 vilaĝanoj en 25 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ipolyberzence 417 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Breznička 795 homoj, (772 slovakoj).