Širákov, hungare Sirak [ŝirak] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Širákov situas laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas je 16 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1303 en formo "Kezew", poste en 1356 "Syrok". En 1715 oni komputis tie 2, post 5 jaroj 5 domojn. En 1828 loĝis tie 336 vilaĝanoj en 56 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sirak 301 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Sirak rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Širákov apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 255 homoj, (194 hungaroj, 61 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj