|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Senné
|
Senné (hungare Nógrádszenna [nOgrAdsena]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Senné situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 20 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249 en formo "Seyna". La setlejo estis kampurbo inter la 13-a jarcento kaj 1554. Inter 1554-1593 ĝi apartenis al la Osmana Imperio. En 1828 loĝis tie 359 vilaĝanoj en 47 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nógrádszenna 314 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Halič, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Senné 263 homoj, (249 slovakoj).
Vidindaĵoj