Vilaĝo Biskupice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivereto Jevíčka, 4 km nordoriente de urbo Jevíčko. Proksime situas ruinoj de burgo Plankenberk. Vivas ĉi tie 469 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Kladky, Březinky, Chornice, Jaroměřice kaj Víska u Jevíčka.
La unua skriba mencio pri Biskupice devenas el la jaro 1262, kiam episkopo Bruno el Olomouc donacis la vilaĝon al kanonikaro de Olomouc. En la jaro 1361 aĉetis la vilaĝon markgrafo Jan, frato de la reĝo Karolo la 4-a. Oriente de Biskupice Jan konstruigis fortan burgon Plankenberk. Filoj de Jan Jošt kaj Prokop post morto de la patro ege interkverelis pri havaĵo kaj la burgo kaj vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo pro tio tre suferis.
Vojtěch Libštejnský el Kolovraty konstruigis en la jaroj 1713 - 1716 sur loko de difektiĝita fortikaĵeto barokan kastelon. Ĝi estas triala, duetaĝa, simpla kun portalo, oblongaj fenestroj kaj interne kun krucaj volboj. Nuntempe la kastelo estas privata propraĵo kaj en ĝi estas loĝejoj kaj dancsalono.
Baroka preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo sur loko, kie origine situis malgranda gotika kirko kaj tombejo, estis konstruita en la jaroj 1770 - 1775. La presbiterejo estas origina, oblonga, poligone fermita kun apogpilieroj, la navo estas ankaŭ oblonga, sur okcidento estas turo membrigita per pilastroj, sur norda flanko troviĝas oblonga portalo kaj apud la presbiterejo sakristio kun oratorio. Sur suda flanko situas poligona kapelo. Ekipaĵo estas el tempo de preĝeja rekonstruo, sur la ĉefa altaro estas bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Krepp el la jaro 1726. Kvar sonorilojn, kiuj ĉi tie estis, oni forprenis por militaj celoj.
Proksimume 2 km oriente de Biskupice, kaŝita inter arbarriĉaj montetoj, situas estinta forta burgo Plankenberk, kiu gardis vojon el Olomouc al Malá Haná laŭlonge de la rivereto Nectava. Pri ruinoj de la burgo oni rakontis, ke tie oni timigas. Ĉiam noktomeze en la burgo aŭdiĝis granda brubato kaj poste estis aŭdebla bruo de batalantaj kavaliroj. Foje vizitis nokte la burgon arbargardisto. Atakis lin tie granda fajra taŭro kaj la arbaristo devis rapide fuĝi. De post tiam en la burgo jam oni ne timigas.
Tuj super Biskupice troviĝas pratempa opidumo, kiu pro sia formo estis nomita "Hrubé kolo" (Kruda Rado). Ĝi havas formon de elipso kaj estas ĉirkaŭigita per fosaĵo kaj malalta remparo. Verŝajne ĉi tie loĝis popolo de kulturo el Jevišovice. Bedaŭrinde arĥeologiaj trovaĵoj ĝis nun estis nur malmultaj.
Statuo de Sankta Floriano devenas verŝajne el la jaro 1726, kreis ĝin nekonata aŭtoro kaj troviĝas apud la preĝeja ŝtuparo.
Statuon de Sankta Johano Nepomuka elhakis ĉirkaŭ la jaro 1767 ankaŭ nekonata skulptisto. Ambaŭ kreaĵoj, statuo de Sankta Floriano kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka estis grave damaĝitaj per muskoj kaj likenoj kaj per influo de la vetero. Renovigis ilin en sia ateliero akademia skulptisto Martin Kovařík. Statuo de Johano Nepomuka estis nove lokigita sur vilaĝplaco.