Municipo Žlebské Chvalovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Železné hory, ĉe ĝia okcidenta deklivo, 3 km oriente de urbo Ronov nad Doubravou, 5 km norde de urbo Třemošnice. Vivas ĉi tie 135 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Bousov, Ronov nad Doubravou, Třemošnice kaj Lipovec.
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
La unua skriba mencio pri Chvalovice devenas el la jaro 1391, kiam ĝi estis havaĵo de Jan el Chvalovice. Atributon "Žlebské" (de Žleby) oni komencis uzi nur en la 19-a jarcento kaj kuntenis kun aparteneco al senjorejo Žleby. En la vilaĝo verŝajne ekzistis fortikaĵeto, sed atestas pri tio nur retoj de fortikejo en formo de terenaj ondoj. Nuntempe en Žlebské Chvalovice vivas en 88 daŭre loĝataj domoj nur 90 loĝantoj. Ceteraj domoj estas uzataj nur por semajnfina ripozado. En la jaro 1954 en la vilaĝo loĝis 456 loĝantoj.
En Žlebské Chvalovice ekzistas malgranda katholika preĝejo, kiu estas filio de la paroĥo en Ronov nad Doubravou; tamen en ĝi nur malofte okazas diservoj. La vilaĝparto Žlebská Lhotka apartenas al la paroĥo en Žleby. Ambaŭ paroĥoj apartenas al la diocezo de Hradec Králové.
Tuj apud la vilaĝo leviĝas monteto Krkaňka, sur kiu en alteco 200 m super la domaro staras telekomunika masto. El nordorienta kaj orienta flankoj la vilaĝon protektas krutaj deklivoj de Železné hory. Tuta katastra distrikto troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Železné hory.
Tra Žlebské Chvalovice gvidas du turismaj padoj
Biciklisma traceo gvidas el Lipovec - tra Žlebské Chvalovice al Třemošnice - Seč.