Brandýs nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice. Vivas ĉi tie 1 305 loĝantoj (2024). Ĝi situas en profunda valo de rivero Tichá Orlice sub nordaj partoj de Orlica montaro 11 kilometrojn okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 5 km oriente de Choceň. En la urbo estas fervoja stacio sur linio Pardubice - Česká Třebová. La urbo estis unu el la unuaj gravaj sidejoj de la Unuiĝo de fratoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí, Orlické Podhůří, Sudislav nad Orlicí, Zářecká Lhota, Oucmanice kaj Mostek.
Memormuzeo de Johano Amoso Komenio troviĝas en la urbodomo kaj estas alirebla publike.
Preĝejo al Ĉieleniro de Jesuo Kristo estis konstruita en la jaroj 1787 - 1788 en baroka stilo laŭ planoj de la konstruisto Jehlička el Heřmanův Městec. La preĝejo estas ununava kun prisma turo.
staras sur urboplaco origine devenis el la jaro 1798. En la jaro 1812 ĝi estis detruita pro ventego kaj anstataŭigita per nova statuo skulptita fare de F. kaj K. Mělnický el Vamberk.
Statuo de Johano Nepomuka situas ĉe rivero Tichá Orlice.
En deklivo ĉe valo de la rivero Tichá Orlice estas ejo, kie en la jaroj 1622 ĝis 1625 kaŝadis sin kaj verkis persekutata Johano Amoso Komenio. Proksime de tiu loko estas monumento, kiun konstruigis al li "la dankema nacio" en la jaro 1865.
Monumento al viktimoj de faŝismo situas ĉe la loka lernejo.
Estinta torfa kaj karbon-dioksida banejo estis transformita en instituton por readaptado de la korpa movaparato.
La burgon, fonditan antaŭ la jaro 1289 fare de Henriko de Prostiboř, konkeris kaj ruinigis ĝin en la jaro 1421 husanoj. Poste ĝi estis rekonstruita. En la jaro 1506 aĉetis la burgon Vilém el Pernštejn kaj tute ruinigis ĝin.
La kastelo estis konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kaj estis en la jaro 1914 pseŭdobaroke rekonstruita. Publike ne estas alirebla. Ĉe la enirejo estas statuoj de la atlantoj.
Proksime de la monumento de Johano Amoso Komenio (ekestas fare de lokaj entuziasmuloj plektaĵo de padetoj inter karpenaj arbaretoj, naturlabirinto laŭ modelo de anglaj tiuspecaj poramuzaj objektoj. La konstruado daŭros plu per efektivigado de pliaj vojetoj en ĉirkaŭaĵo. La ekestantan naturparkon oni nomos "Pilgrimanta pado".