Vilaĝo Česká Rybná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en Montetaro de Žamberk, 14 km norde de Ústí nad Orlicí, 7 km sudokcidente de la urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 368 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hejnice, Dlouhoňovice, Sopotnice kaj Záchlumí.
La unua mencio pri Česká Rybná estas el la jaro 1492. Nomo de la vilaĝo devenas verŝajne el granda nombro de malgrandaj fiŝlagoj ĉe bienoj, sed ankaŭ povis ekesti laŭ la rivereto Rybné, kiu trans la vilaĝo fluas. En blazono de Česká Rybná estas du fiŝoj.
El la vilaĝo devenas Bohuslav Tobiška (1914-1987) - ĉeĥoslovaka militaviadisto, batalanto en la 311-a bombarda skadro de RAF, konsilisto kaj persona amiko de etiopia imperiestro Haile Selassie.
En Česká Rybná estas ŝtona krucifikso el la jaro 1801.