Municipo Veselí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 6 km sudoriente de la urbo Přelouč kaj 14 km okcidente de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 342 el Valy al Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 396 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Bezděkov, Přelouč, Jedousov kaj Choltice.
La unua skriba mencio pri Veselí devenas el la jaro 1401, kiam garantiis Jošton el Valy Matěj el Veselí. En la jaro 1536 estas la vilaĝo unue nomata "Odrané Veselí" (Forŝirita Veselí). Tio estis pro divido de Veselí. Tri bienoj apartenis al senjorejo Choltice kaj pli granda restaĵo de la vilaĝo al fratoj el Dobřenice. Tiu dua Veselí, netuta - forŝirita pri tri bienoj, ricevis novan nomon. Ambaŭ partoj de la vilaĝo ree kuniĝis nur en la jaro 1703, kiam Romedius František, grafo de Thun aĉetis al la senjorejo Choltice ankaŭ Odrané Veselí. En tempoj de familiaro Dobřenský estis en Veselí konstruita fortikaĵeto, kies restaĵoj estas sur orienta flanko de la vilaĝo videblaj ankoraŭ nun.
Dum tridekjara milito Veselí kaj proksimaj vilaĝoj ege suferis. En la vilaĝo kelkfoje kantonmentis soldataro malamika kaj imperiestra, perforte akiradis manĝaĵojn por si kaj furaĝon por ĉevaloj, rabis kaj bruligadis. Proksimaj vilaĝoj Lepějovice kaj Nezchleby eĉ estis neniigitaj. En Veselí post la milito restis nur 22 loĝantoj.
Fine de la 18-a jarcento estis Veselí centro de t.n. imposta komunumo kreita kun pliaj vilaĝoj Valy, Klenovka kaj Štěpánov. Valy memstariĝis nur en la jaro 1902, Štěpánov kaj Klenovka en la jaro 1913.
En la jaro 1825 estis en Veselí konstruita ligna kapeleto kaj en 1902 ĝi estis malkonstruita kaj estis konstruita kapeleto nova, masonita.
En la jaro 1882 oni konstruis ĉe Veselí fervojan linion al sukerfarejo Choltice kaj plu al Heřmanův Městec kaj Vápenný Podol.
Sur oficiala retpaĝaro de Veselí estas el vilaĝa kroniko nomataj teknikaj novaĵoj komence de la 20-a jarcento en unuopaj jaroj: