Municipo Mladějov na Moravě situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 12 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 462 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trpík, Dětřichov, Anenská Studánka, Kunčina kaj Rychnov na Moravě.
La origina prisetlantaro estis verŝajne slava. Antaŭ la Dua Mondmilito Mladějov, germane Blosdorf, estis germana vilaĝo kun ĉeĥa minoritato. Sur monto "Hradečné" staris vasta burgo. En la jaro 1365 vilaĝo Mladějov estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.