Zemplín (hungare Zemplén germane Semplin ukraine Zemno) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Zemplín situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 29 km (aere 13 km).
Stefano la 1-a (Hungario) nomumis la komunumon departementejo. En la 11-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis laŭ la rivero. Ekde la 15-a jarcento la administrejo iĝis ankaŭ kampurbo kun rajto de bazarado sabate. La fortikaĵo estis konflikto inter Transilvanio kaj Habsburgoj. La hajdukoj detruis la urbeton en 1619. En 1685 Emeriko Thököly okupis ĝin kaj la fortikaĵo detruiĝis, fine la departementejo iĝis Sátoraljaújhely. En 1910 loĝis en Zemplén 701 da homoj, (691 hungaroj, 7 slovakoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Zemplén apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Zemplén rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 oni trovis tombon de riĉa hungaro el fine de la 9-a jarcento. En 2001 loĝis en Zemplín 399 da homoj, (256 hungaroj, 113 slovakoj, 25 ciganoj).
Džungľa • Kavečany • Sever • Sídlisko Ťahanovce • Malnova Urbo • Ťahanovce
Lorinčík • Luník 9 • Myslava • Pereš • Poľov • Sídlisko KVP • Šaca • Západ
Dargovských hrdinov • Košická Nová Ves
Barca • Juh • Krásna • Nad jazerom • Šebastovce • Vyšné Opátske