|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trnávka
|
Trnávka (hungare: Tarnóka) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en la regiono Košice, distrikto Trebišov.
Situo
Trnávka situas laŭ la ĉefvojo de Košice al Michalovce, aŭtoŝoseo preteriras ĝin. Sečovce troviĝas je 3 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo datiĝas de 1478. En 1910 loĝis en Tarnóka 194 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis la traktato de Trianon Tarnóka apartenis al la Hungara reĝlando, departemento Zemplén, distrikto Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj denove ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Trnávka 175 homoj, inter kiuj 174 estis slovakoj.
Vidindaĵo
- Lago por fiŝkaptado kaj banado