Biel (hungare Bély (bEj)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Biel situas sur ebenaĵo, laŭ hungara landolimo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto. Kráľovský Chlmec troviĝas 8 km, Biel preskaŭ kontaktiĝas kun Čierna nad Tisou.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Beyle". En 1910 loĝis en Bély 1030 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Bély apartenis al Zemplén, al distrikto de Kráľovský Chlmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Bély rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Biel 1353 homoj, (1021 hungaroj, 315 slovakoj).
Džungľa • Kavečany • Sever • Sídlisko Ťahanovce • Malnova Urbo • Ťahanovce
Lorinčík • Luník 9 • Myslava • Pereš • Poľov • Sídlisko KVP • Šaca • Západ
Dargovských hrdinov • Košická Nová Ves
Barca • Juh • Krásna • Nad jazerom • Šebastovce • Vyšné Opátske