Spišské Tomášovce, hungare Szepestamásfalva [sepeŝtamAŝfalva], germane Tomsdorf aŭ Tammsdorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En ĉiuj lingvoj oni rekonas la nomon Tomaso. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Spišské Tomášovce situas laŭ maldekstra bordo de Hornád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Poprad-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas 10, Poprad 21 km.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1229 en latina formo "Villa Thome". Post invado de la tataroj en 1241 Béla la 4-a invitis germanojn ankaŭ en tiun vilaĝon. En 1787 loĝis tie 252 vilaĝanoj en 36 domoj, en 1828 332 vilaĝanoj en 46 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Tamásfalu, poste ĝi ricevis pli longan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Spišské Tomášovce 373 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Spišské Tomášovce 1517 homoj, (1329 slovakoj, 143 ciganoj).
Džungľa • Kavečany • Sever • Sídlisko Ťahanovce • Malnova Urbo • Ťahanovce
Lorinčík • Luník 9 • Myslava • Pereš • Poľov • Sídlisko KVP • Šaca • Západ
Dargovských hrdinov • Košická Nová Ves
Barca • Juh • Krásna • Nad jazerom • Šebastovce • Vyšné Opátske