Betliar, hungare Betlér, germane Betler estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
Betliar situas laŭ maldekstra bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dobšiná-Rožňava. La lasta troviĝas 5 km.
Historio
La minovilaĝo estis unue menciita en la jaro 1330 en formo "Bethler". Longe oni minadis oron, kupron kaj feron. En la 15-a jarcento ankaŭ paŝtistoj setlis. Ekde 1557 la loĝantoj tributis al la turkoj. En 1781 ferofandejo ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 154 domojn kaj 1217 homojn. En 1910 loĝis en Betlér 1121 da homoj, (746 slovakoj, 332 hungaroj, 23 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondmilito la loĝantoj helpis la partizanojn. En 2001 loĝis en Betliar 1012 da homoj, (961 slovakoj, 16 hungaroj, 8 ciganoj, 6 ĉeĥoj, po 4 ukrainoj kaj germanoj, unusola ruteno).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iama Betlér naskiĝis: