Závadka (hungare Görögfalu germane Trichtbrunn in der Zips) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Závadka situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Spišská Nová Ves troviĝas je 21 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1352 en formo "Zavada", sed pli frue en 1270 alvenis ministoj el Nowy Targ. En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En la 18-a jarcento oni minadis tie kupron, oron kaj arĝenton. Post jarcento fornofandejo ekfunkciis. En 1787 loĝis tie 628 vilaĝanoj en 85 domoj, en 1828 685 vilaĝanoj en 105 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Zavadka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Görögfalu 710 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondomilito la loĝantoj apogis la partizanojn. En 2001 vivis en Závadka 600 homoj, (400 slovakoj, 134 ciganoj, 61 rutenoj).
Džungľa • Kavečany • Sever • Sídlisko Ťahanovce • Malnova Urbo • Ťahanovce
Lorinčík • Luník 9 • Myslava • Pereš • Poľov • Sídlisko KVP • Šaca • Západ
Dargovských hrdinov • Košická Nová Ves
Barca • Juh • Krásna • Nad jazerom • Šebastovce • Vyšné Opátske