Veľký Folkmar (hungare Nagysolymár [nadjŝojmAr], germane Großvolkmar) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Veľký, nagy, groß signifas: granda.
Situo
Veľký Folkmar situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Gelnica troviĝas je 8 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1336 en latina formo "Villa Volkmari", poste en 1393 en hungara formo "Folkmarfalua". En 1780 loĝis tie 697 vilaĝanoj, en 1869 716 vilaĝanoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Nagy-Folkmár, poste ĝi ricevis tutan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagysolymár 779 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľký Folkmar 930 homoj, (915 slovakoj).
Vidindaĵoj